Aktualajhoj Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


La 8-a Internacia Himalaja Renkontiĝo en 2009

De la 26-a de februaro ĝis la 10-a de marto de 2009 okazos en Anapurna, Nepalo, la 8-a Internacia Himalaja Renkontiĝo. Pli da informoj troveblas en la blogo de Razeno: <http://www.ipernity.com/blog/razeno/86247> kaj tie ankaŭ haveblas la aliĝilo de tiu ĉi aktivado.

La Red.

La Nepala Esperanto-Asocio ĝojas anonci la 8-an dekdutagan Internacian Himalajan Renkontiĝon por konigi sian landon al alilandaj esperantistoj. Apenaŭ ekzistas iu lando en la mondo, kiu povus rangi samnivele kun Nepalo rilate naturan, etnan kaj kulturan diversecojn. Partoprenante la renkontiĝon, vi havos la ŝancon formi vian propran bildon de la lando kaj samtempe konatiĝi kun lokaj kaj alilandaj esperantistoj, kiuj ĉeestas la samajn programerojn.

Vi pasigos la unuajn kaj lastajn tagojn de la renkontiĝo en la valo Katmando, kie situas la ĉefurbo de Nepalo. La tieaj historiaj distriktoj kaj monumentoj atestas ĝian riĉan kulturan pasintecon notinde tiujn de la plej grandaj Patano kaj Bhaktapuro kaj kie vi povos vidi kiel la originaj etnoj de la valo restas fidelaj al siaj jarcentaj tradicioj malgraŭ multflanka moderniĝo de la valo.

La ĉefa parto de la programo de la renkontiĝo estos vojaĝo al alia granda valo de Nepalo, Pokhara okcidente de Katmando je 200 kilometroj. Survoje vi haltos por fari rajdon flose sur Trisuli-rivero.

Pokhara same kiel Katmando situas en meza regiono de la lando je kelkdekaj kilometroj sude de la montaro Himalaja, kaj de ĝi vi povos ĝui fabelan panoramon de la montoj de Anapurna, Dhaŭlagiri kaj Manaslu. La pinto de Maĉapuĉre (la fiŝvosto) majeste dominas la scenon.

De Pokhara vi entreprenos Beshisahar rondpiedvojaĝon ĝis Pokhara tra Anapurna Himalaja Regiono, dum kiu vi havigos al vi (krom kelkajn dolorajn muskolojn!) bonegan ideojn pri la montara vilaĝa vivo, tiel kiel la plejmulto de la popolanoj ĝin spertas tage.Vi ankaŭ ĝuos majestajn vidaĵojn de la montaro Himalaja en Anapurna, Nilgiri kaj Daŭlagiri.

Tie vi povas observi la vivon kaj kulturon de la etna popolo precipe gurungoj, ghaleoj kaj thakalioj.

La gurungoj/Ghaleoj estas famaj pro siaj kuraĝo kaj braveco en batalo. Multaj el ili servas en armeoj de diversaj landoj (ili estas honestaj, sinceraj kaj naivaj).

La gurunga popolo parolas sian propran lingvon. Laŭ la lingva kaj etna ecoj ili parencas al la magara, thakalia kaj kirata gentoj. La gurungoj estas ankaŭ famaj pro sia honesta pensmaniero kaj siaj riĉaj tradicioj danca kaj muzika. Ili estas ĉiam ridemaj malgraŭ siaj penegaj vivoj. Plimulto de ili vivas en la alta Lamĝung kaj Kaski-distrikto laŭ flanko de Marsangdi-rivero. La vivo de tiuj homoj en montaro estas modesta kaj ilia laboro sur montdeklivoj -- penega.

Dum via restado vi loĝos en bonkvalitaj hoteloj kun matenmanĝo. Ĉiuj manĝo-kostoj (en la montara parto) kaj aliaj kostoj en Nepalo estas inkluzivitaj en la aliĝo-kosto, sed tio ne ampleksas asekuron. La kotizo estis kalkulita por kovri kostojn, sed ne por gajni monon. Similaj turismaj servoj kutime kostas preskaŭ 90 eŭrojn tage, tamen multaj el la niaj estas volontulaj servoj fare de nepalaj esperantistoj.

Specialaĵo de tiu montara regiono estas la famaj gurungaj selaladoj. Vi trapasos kelkajn inkluzive de Khudi Galegaŭ Bhuĝung, Pasgaun ktp. La montareto tie estas kovrita de arbaro de rododendro, la belega nacia floro de Nepalo. Vi ĝuos ankaŭ vidojn de nigraj simioj (presbitoj), cervoj (kapreoj) kaj montaraj birdoj diversspecaj.

La programo estas planita por taŭgi al ĉiuj aĝogrupoj. Ĉi-foja itinero estas preskaŭ virga kaj nedifektita pro troa turismado.

Eblaj vidoj de monatoj dum vojaĝo: MCAPUĈRE (6700 mtr) ANAPURNA (8090 mtr) ANAPURNA IV (7550 mtr) LAMĜUNG HIMAL (7000 mtr) HIMALĈULI (6750 mtr) kaj multe da aliaj pintoj.

Laŭ taga programo:

La 26-an de februaro: Alveno, bonvenigo, interkonatiĝo

La 27-an de februaro: Vidindaĵoj Pashupati kaj Bhauddnath

La 28-an de februaro: Vidindaĵoj Patano kaj Bhaktpuro

La 1-an de marto: Veturo al Beshisahar Kaj Khudi

La 2-an de marto: De Khudi ĝis Ghale Gaun

La 3-an de marto: De Ghalegaun ĝis Bhujung

La 4-an de marto: De Bhujung ĝis Pasgaun

La 5-an de marto: De Pasgaun ĝis Pakhurikot (naidar)

La 6-an de marto: De Pakhurikot ĝis Hotelo Daybreak Begnas lago aŭ Pokhara

La 7-an de marto: De Begnas ĝis Pokhara

La 8-an de marto: Vidindaĵoj kaj veturo al Kathmanduo

La 9-an de marto: Libera tago kaj Internacia vespero

La 10-an de marto: Forflugo

(Laŭ taga itinero ŝanĝeblas pro neatenditaj kialoj)

La kotizoj: La komitato de la renkontiĝo decidis, ke la kotizo estu 450 Eŭroj por du-lita ĉambro kaj 500 por la unu-lita. Kaj unu-lita ĉambro en Montara parto de Nepalo ne estas garantiita.

La adreso de la 8-a IHR-Komitato:

Nepala Esperanto-Asocio

G.P.O. post box no: 8974 cpc 102 Kathmandu, Nepal

Telefono: 00977-1-6209877

(de la 26-a de februaro ĝis la 10-a de marto 2009)

Organizo de Nepala Esperanto-Asocio Katmando, Nepalo

(el http://www.ipernity.com/blog/razeno/86247)