La 5-an de aprilo zimbabvano montras la nove emisiitan
papermonon kun valoro de 50 milionoj da zimbabvaj dolaroj en Harareo,
ĉefurbo de Zimbabvo.
La Centra Rezerva Banko de Zimbabvo deklaris, ke en
la 4-a de aprilo ĝi emisiis la papermonon kun plej alta valoro,
je 50 milionoj da zimbabvaj dolaroj, por mildigi mankon de kontanta
mono en la zimbabva merkato. La nuna inflacio en Zimbabvo estas
100000%.
|