Aktualajhoj Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Planta arkeo de Noa

Semo-kelo de Norvegio, alinome vegetala arkeo de Noa, troviĝas sur la insularo Svalbard en norda Norvegio. Ĝi estis malfermita en la 26-a de februaro, 2008.

La kelo estis investita de la norvega registaro en 2006 kaj finkonstruita en 2007. La gardata kelo kun tri milionoj da specoj da semoj de agrikulturaĵoj kaj vegetaloj el diversaj lokoj de la mondo funkcias, por ke ili ne reduktiĝu aŭ malaperu pro naturaj katastrofoj, plantmalsanoj, fiinsektoj, milito aŭ subita ŝanĝiĝo de klimato.