La 7-an de aprilo EU komencis permesi uzadon de poŝtelefono
en aviadiloj, kiuj flugas en la aerspaco de la landoj de EU, kaj
samtempe atentigis la telekomunikajn servojn ne difini altan prezon
kaj postulis, ke la flugkompanioj protektu la interesojn de la pasaĝeroj
ĝenataj de telefonado dum flugado.
Pro la konsidero, ke uzado de poŝtelefono en flugado
ĝenas signalojn de elektronikaj aparatoj de aviadiloj, multaj landoj
prohibas uzadon de poŝtelefono en flugado. Por garantii sekurecon
de la flugado EU postulis, ke flugkompanioj novigu siajn ekipaĵojn,
kaj antaŭ tion fari ili devas akiri sankcion de EU.
Teorie, post renovigo de ekipaĵoj, la signalo dum flugado
ne povas rekte eniri en la reton surteran, sed unue en ricevilo-sendilon
speciale uzatan en aviadiloj kaj poste konektiĝi al surtera reto
pere de satelito.
|