La 5-an de marto Forbes publikigis novan nomliston
de riĉuloj en la mondo. Bill Gates ne plu estas la plej riĉa. Lin
anstataŭis lia amiko Warren Buffett, fama usona investanto.
Pro senĉesa kreskado de akcia prezo de la kompanio
Berkshire Hathaway, la totala kapitalo de Buffett estas 62 bilionoj
da usonaj dolaroj. Akumulado de la kompanio ankoraŭ kreskas malgraŭ
depresio de la monda ekonomio pro krizo de la usona sekundara hipoteka
kredit-merkato.
Carlos Slim Helu, meksika telekomunika magnato, kun
kapitalo de 60 bilionoj da usonaj dolaroj estas la dua riĉulo en
la mondo. Gates kun 58 bilionoj da usonaj dolaroj falis al la tria
loko.
Li Ka-Shing kun 26.5 bilionoj da usonaj dolaroj estas
la plej riĉa ĉino, kiu okupas la 11-an lokon en la listo.
Laŭ lando-deveno Usono estas la unua kun plej multaj
miliarduloj. Ĝi havas 469 homojn, kies kapitalo superas miliardon
da usonaj dolaroj. La dua estas Rusio, kun 87 tiaj personoj.
|