|
La aŭtoro en Tutmonda Kongreso
de Esperantistoj-Ĵurnalistoj |
Antaŭ kvar jaroj la ekziston de Esperanto mi tiam tute
forgesis. Mi svage memoris, ke iam dum mia junaĝo, iu montris al
mi libron pri Esperanto, tamen oni tiam ne sukcesis esperantistigi
min. Kvindek jarojn pli poste pro hazarda renkontiĝo kun veterano
mi fariĝis esperantistino en januaro 2005. Agrablas la vivo pro
ties neatenditaj eltrovoj, defioj kaj plezuroj.
|
Sinjoro Ling Bo kaj lia
filo ĉe biblioteko Vallensbaek Strand |
Rapide pasis la unuaj du jaroj. Unue mia vivo kiel esperantisto
temis pri la reta lernado de la lingvo, la unuaj retaj kontaktoj
kun esperantistoj en la tuta mondo, vojaĝoj pere de Esperanto al
Pollando kaj Ukrajnio kaj la partopreno en la 91-a Universala Kongreso
en Florenco. Post tri-monata studado mi membriĝis al la Kopenhaga
Esperantista Klubo (KEK). En septembro 2005 kun granda ĝojo mi gastigis
miajn unuajn esperantistajn gastojn Sinjoron Ling Bo kaj lian filon
el Hefei, urbo de Ĉinio.Ekde tiam mi jam gastigis samideanojn de
Aŭstrio, Brazilo, Francio, Germanio, Pollando, Rusio kaj Usono.
Dum kaj pro mia reta studado de la libro "Vojaĝo en Esperantolando"
de Boris Kolker, mi iom post iom amatore ĵurnalistiĝis verkante
artikolojn por Esperanto en Danio, Komencanto, Monato kaj Nordhungaria
Informo.
|
La Internacia Tago en Kopenhago
2007 |
Ĝis printempo de 2007 kvankam mia vivo plenplenis pro
Esperanto, mi ne oficiale agadis en la dana movado. Tamen en februaro
de 2007 mi fariĝis prezidanto de la Kopenhaga Esperantista Klubo.
Ekde tiam la vivo vere plenplenegas pro Esperanto!
|
La dana Tap-koruso Esperante
kantis danajn kantojn okaze de la centjariĝo de la Kopenhaga
Klubo la 6-an de januaro 2008. |
Danio estas landeto havanta nur 5, 475, 791 loĝantojn.
Iam troviĝis esperantaj kluboj ie ajn en Danio, tamen nun restas
kvar kluboj kunligitaj kun la Dana Esperantista Asocio: Aalborg,
Aarhus, Næstved kaj Kopenhago. La lastmenciata Kopenhaga Esperantista
Klubo estas la plej granda havante 68 membrojn. Ni ĉiulunde renkontiĝas,
kvankam julie libertempas. La membraro aktiviĝas per prelegoj, ludoj,
studgrupoj kaj instruado. La nuntempa kopenhaga klubejo troviĝas
en nordokcidenta kopenhaga kulturo-domo, kiu estas ankaŭ frekventita
de multaj ne-esperantistoj. Antaŭ la klubaj aranĝoj ni kutime renkontiĝas
en ties kafejo, por ke ni manĝu kaj Esperante babilu.
|
Eugeniusz kaj rusaj samideanoj
en la kortego de la reĝa palaco de Amalienborg |
Kvankam la plej ŝatataj eventoj estas la renkontiĝoj
kun eksterlandaj samideanoj, kiuj de tempo al tempo gastas ĉe ni.
Post la Universala Kongreso en Roterdamo alvenis kvindek rusaj samideanoj,
kiujn nia lerta ĉiĉerono Eŭgensius Rybarczyk gvidis tra la plej
malnova kvartalo de la urbo. Du tagojn post tiam alvenis Enrique
Ellemberg kaj lia edzino al Kopenhago, multaj el la klubanoj volonte
ĉiĉeronis ilin en la urbo.
|
La KEK-klubanoj lunĉis
okaze de la vizito de Vilma kaj Enrique Ellemberg al Kopenhago
la 29-an de julio 2008. |
Eksterkluba agado inkludas la Kopenhago-lingvofestivalon.
Per kunlaboro kun estraro de la kulturo-domo, la dana denaskolingva
asocio kaj lingvo-lernejo sukcesigis al ni informi ilin pri Esperanto.
Ĉi-jare la klubo partoprenis la gajan subĉielan Kopenhagan Tagon
de Integracio, kiu apudlage okazis. La dana vetero ofte kapricas,
tamen eĉ se ĝi ne belas, la aranĝo estas ĉiam agrabla. Multaj el
la preterpasantoj haltas ĉe nia budo por babili kune kun ni pri
Esperanto.
|
La kopenhaga lingvo-festivalo
la 15-an de septembro 2007 |
Malofte aperas artikoloj pri Esperanto en la dana gazetaro,
eĉ se oni kontaktas la ĵurnalistaron ofertante interesajn informojn
pri la lingvo kaj la movado. Tial pro la frustracio antaŭ 3 monatoj
mi starigis danlingvan blogon pri Esperanto ĉe "24 timer"
(24 horoj), unu el la kvar senpagaj danaj gazetoj. Averaĝe mi kontribuas
du kontribuojn tage. Ĝis nun (2008-08-05) pli ol 8,500 homoj jam
klakis sur la ligilon. Certe tio ne signifas, ke ĉiuj legas la blogaĵojn.
Tamen tio signifas ke pli kaj pli multaj el la proksimume 85,000
gazetaj abonantoj konscias pri la ekzisto de Esperanto. Se oni klakas
sur la unuan paĝon de la gazeto la vorto Esperanto estas la plej
granda el la tielnomataj etikedoj http://24.dk/.
Jen tute senpaga reklamo por nia lingvo!
La tempo nun flugas pro la Esperanto-agado. Mi kompreneble
bedaŭras, ke mi ne fariĝis esperantisto tiam, kiam la longe forgesita
esperantisto montris al mi sian libron, tamen mi ĝojegas pro la
finfina elkovro de tiu mirinda lingvo, kulturo kaj movado.
|