En la 24-a de aprilo 2008 la Unuiĝintaj Nacioj
aranĝis en Ĝenevo, Svislando, simpozion memore al la 100-jariĝo
de la Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj 60-a datreveno de la
Universala Deklaro pri la Homaj Rajtoj. De la 1-a ĝis la 3-a de
septembro 2008 okazis en Ĝenevo la Socia Forumo pri Malriĉeco, organizita
de la Homrajta Konsilio sub UN. La 2-an de septembro, Stefano Keller,
reprezentanto de UEA, faris paroladon en la forumo. Jam oni tradukis
lian paroladon en la oficialajn lingvojn de UN -- la ĉina, rusa,
angla, araba, hispana kaj franca, kaj nun oni volas sendi la tradukaĵojn
al la oficistoj de UN.
Ĉi-sube, ni prezentas al vi la paroladon de Stefano
Keller dum la socia forumo.
La Red.
|
S-ro Ricardo ESPINOSA,
respondeculo pri rilatoj kun NRO-j, Buroo de la Ĝenerala Direktoro,
Oficejo de la Unuiĝintaj Nacioj en Ĝenevo, kaj profesoro Probal
Dasgupta, prezidanto de UEA dum la inaŭguro de la Simpozio. |
Sinjoro Prezidanto, Gesinjoroj,
Mia kolegino kaj mi, ni reprezentas en
ĉi tiu Forumo la Universalan Esperanto-Asocion, mondan organizon
de esperantistoj, parolantoj de la internacia lingvo. Kiel tio iĝis
kutimo ĉi tie, ankaŭ mi informas vin pri nia retejadreso: www.uea.org
Nia reto etendiĝas je ĉiu kontinento de
la tero, oni povas trovi en ĉiu angulo de la mondo homojn parolantaj
Esperanton, komunikilon neŭtralan, facile lerneblan kaj vigle vivantan.
Hodiaŭ, la ekzisto kaj aktiveco de esperantistoj iĝis pli videblaj
dank’al la utiligo de la Interreto.
Kiel vi certe scias, ke la celo de tiu
lingvo, relative juna je 120 jaroj, estas servi kiel la dua lingvo
(aldonita al la gepatra lingvo de ĉiuj) dum komunikado inter la
popoloj, en la rilatoj interetnaj, kaj tiel permesi al la homoj
kumunikadon je egaleco.
Por agnoskigi la utilon de nia asocio
en la strebado al paco en la mondo, svisaj parlamentanoj proponis
antaŭ nelonge la kandidatigon de la Universala Esperanto-Asocio
por la Nobel-Pacpremio.
Por respondi al la alvoko de S-ro Mousa
Burayzat, prezidanto de tiu ĉi Forumo, dirita ĉi tie hieraŭ, dum
la tago, ni ŝatus submeti al vi, kun humileco, nian proponon oferti
niajn servojn kiel kontribuon de la esperantista komunumo al la
sukceso de ĉi tiu Socia Forumo diskutanta pri la malriĉeco en la
mondo.
Vi esprimis vian esperon pri tio, ke la
konkludoj de tiu ĉi forumo estos utiligataj kaj realigataj ankaŭ
ekster la forumejo. Ni do proponas niajn servojn esti perantoj en
la regionoj de la mondo, kie la homoj ne parolas aŭ ne bone komprenas
la oficialajn lingvojn de UN, kaj kie bedaŭrinde ja ekzistas multaj
problemoj ligitaj al malriĉeco.
Ni proponas al vi ke ni Esperantigu la
finan dokumenton de konkludoj kaj rekomendojn de ĉi tiu forumo,
kaj ni realigu ties distribuon helpe de nia tutmonda esperantista
reto. Sekve, per kunlaboro de niaj membroj, ni faros tradukon de
tiu dokumento en kelkajn lokajn lingvojn, aliaj ol la oficialaj
de UN.
Mi dankas vian atenton.
La 2-an de septembro 2008.
|