La lingvaj rajtoj estas esencaj por ĉiu popolo,
sendepende de la grandeco de ties membraro. Tiu rajto devas esti
protektata ĉefe por malgrandaj grupoj. La Universala Esperanto-Asocio
(UEA) subtenas minoritatajn lingvojn ekde pli ol 100 jaroj.
La rajto de infanoj lerni sian gepatran lingvon kaj
daŭrigi sian edukadon uzante sian gepatran lingvon, estas ne nur
grava por ilia kulturo, sed ankaŭ fundamenta por ilia psika evoluo.
Pluraj larĝskalaj studoj en multaj diversaj landoj demonstris, ke
se indiĝenaj kaj minoritataj infanoj estas edukataj ĉefe uzante
sian gepatran lingvon, kiel lingvon de la instruado dum la unuaj
6-8 jaroj (kun samtempa, bona instruado de la reganta lingvo kiel
la dua, fare de dulingvaj instruistoj), ilia ĝenerala progreso estas
pli bona kaj ili lernas la regantan lingvon pli bone ol se ilia
instruado okazus per la reganta lingvo. Se ilia instruado en la
gepatra lingvo okazas nur dum unu aŭ du jaroj, kaj poste ili devas
transiri al la uzo de la reganta lingvo, eble ili bone sukcesas
tiel komence, sed ĉirkaŭ ekde la kvara lernojaro, ilia progreso
malrapidiĝas, kaj la diferenco inter ili kaj la infanoj parolantaj
denaske la regantan lingvon plu kreskas.
Ankaŭ tio estas grava ke la homoj kapablu komuniki je
diversaj niveloj. UEA rekomendas lerni 2, 3 aŭ 4 lingvojn, laŭ la
cirkonstancoj, t.e.
1. la gepatra lingvo
2. la regiona lingvo, se malsamas
3. la nacia lingvo, se malsama ol la du unuaj
4. internacia lingvo, kiu apartenas al neniu nacio,
kaj tio estas: Esperanto. Esperantistoj scias, ke kiam multnacia
grupo uzas neŭtralan komunan lingvon, la kvalito de la komunikado
estas ege specifa. La fina celo de Esperanto estas strebi al paco
inter popoloj, plifaciligante la komunikadon kaj igante tion pli
justa. Uzo de komuna lingvo evitas tian situacion, en kiu la personoj
uzantaj sian gepatran lingvon havas grandegan avantaĝon super la
aliaj.
Ni dezirus ke la Unuiĝintaj Nacioj pripensu tiun temon
koncerne al siaj propraj kunvenoj. La diferenco estas tre evidenta
kiam oni aŭdas partoprenantojn, kiuj sin esprimas en la angla, la
franca aŭ la hispana, kaj por kiuj tiu estas ĉu la dua ĉu la tria
lingvo. Kiam parolanto ekparolas uzante sian gepatran lingvon, ofte
la diferenco estas impresa -- kion li diras, havas multe pli da
pezo kaj multe pli allogas la atenton, ol parolanto kiu utiligas
fremdan lingvon.
La granda espero de Esperantistoj estas ke la mondo
iĝas pli paca loko, kaj ni kredas ke efika komunikado ludas tre
grandan rolon por atingi tiun celon.
El http://www.lingvaj-rajtoj.org/eo/lingvaj-rajtoj.html
|