Radio Aktiva naskiĝis en la 21-a de septembro 2006.
Mi konis ĝin en julio de 2007, kiam mi verkis la artikolon "Novaj
Interretaj Teknologioj kaj Internacia Esperanto-movado". Mi
opinias, ke ĝi estas reprezentanto de uzado de novaj interretaj
teknologioj en Esperantujo. Tiam oni povas aŭskulti ĉiutage programerojn
de Radio Aktiva, kaj ĉiuj ĝiaj programeroj daŭris 2-3 horojn. Multaj
el ĝiaj programeroj estas faritaj en du lingvoj -- Esperanto kaj
la hispana.
Mi tre ĝojas renkontiĝi kun respondeculoj de Radio
Aktiva -- Daniel Bebelacqua kaj Sonia Risso. Ili estas miaj amikoj
kapablaj kaj bonkoraj. Mi povas diri, ke ili estas ankaŭ miaj instruistoj
pri komputiko, ĉar ili sciigis al mi multe pri komputikaj scioj.
Ekde la 17-a Tutlanda Kongreso de la Komunista Partio
de Ĉinio okazinta en oktobro de 2007, ni komencis nian kunlaboron.
Tiam, mi sendis al ili mesaĝojn kun novaĵoj kaj ili disaŭdigis ilin.
En la pasinta aŭgusto okazis en Pekino la 29-aj Olimpikoj,
antaŭ la inaŭguro de la Pekinaj Olimpikoj, ili kuraĝigis min prilabori
podkaston. Sed tiam mi ne havis mikrofonon nek alian softvaron por
prilabori mian originalan sonan dokumenton. La unusola ilo, per
kiu mi povis fari registradon estas mia MP3. Sonia kuraĝigis min
fari registron do per MP3 kaj promesis prilabori la registron per
softvaro. Laŭ ŝia propono, mi provis fari iun sonan dokumenton kaj
sendis ĝin al ili. Ili laŭdis mian laboron kaj esperis, ke mi daŭrigos
tion ankaŭ post la Pekinaj Olimpikoj, ĉar mia laboro alportis novan
elementon al tiu ĉi retejo. Poste, Daniel sendis al mi specialan
softvaron por prilabori mian sonan dokumenton kaj detale konigis
al mi kiel uzi ĝin.
En la 22-a de aŭgusto, 2 tagojn antaŭ la fermo de la
Pekinaj Olimpikoj, mi kune kun brazila samideano Juliano Paiva Junho
kaj lia korea amikino vizitis la Nacian Stadionon de Ĉinio "Birdnesto",
la Ŝtatan Naĝan Centron de Ĉinio "Akvokubo" kaj aliajn
vidindaĵojn de la Olimpika Parko. Reveninte hejmon, mi sendis per
interreto la videojn al Youtube, video-divida retejo kaj la ligilojn
al mia amiko Emilio, respondeculo de Parolu Mondo (alia reta radio).
Li instruis al mi redakti videojn per softvaro "Filmo-farado
(Movie Maker)". Mi provis kaj sukcesis. Mi tre ĝojas, ĉar mia
amiko estas ankaŭ mia instruisto pri komputiko.
Mi sendis la videon ankaŭ al miaj amikoj el Radio Aktiva.
Ili baldaŭ aperigis ĝin.
Emilio diris, ke per la softvaro "Filmo-farado
(Movie Maker)" oni povas ankaŭ prilabori fotojn kiel videon.
Kial mi ne provis prilabori fotojn pri la inaŭguro kaj la ferma
ceremonio de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj kiel videon, kiam
alilandaj vehikloj ne rekte dissendis aktivadojn de la Pekinaj Handikapulaj
Olimpikoj? Por ke esperantistoj povu ĝui en sia hejmo la inaŭguron
kaj la ferman ceremonion de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj, mi
decidis tion fari.
Mi provis, sed mi ne sciis kiel aldoni muzikon. Do
mi sendis la videon sen muziko al miaj amikoj laborantaj por Radio
Aktiva, sed Daniel diris al mi, ke la de mi farita video ne funkcias
ĉe Radio Aktiva, ĉar la retejo ne povas dissendi WMV-videon, sed
nur tiujn de FLV. Do li transformis la WMV al la FLV. Por tio mi
povis fari nenion ol lasi Daniel prilabori ĝin.
Poste, Daniel sendis al mi la softvaron, per kiu oni
povas transformi WMV-videon en la FLV, kaj indiko de la softvaro
pri la detalaj paŝoj. Mi provis laŭ la indiko paŝon post paŝo kaj
fine sukcesis. Mi tre ĝojis kaj en tiu nokto mi prilaboris fotojn
pri la ferma ceremonio de la Pekinaj Handikapulaj Olimpikoj kaj
sukcese aldonis muzikon al la video, kaj alilandaj samideanoj ĝuis
la sportan festivalon surrete. Mi decidis fari multajn FLV-videojn,
por ke samideanoj povu pli detale kaj konkrete koni Ĉinion, precipe
Pekinon, kie mi vivas kaj laboras.
Krome, Daniel Bebelacqua kaj Sonia Risso invitis min
ankaŭ "labori" kiel redaktoro de Radio Aktiva, tiel mi
povas publikigi artikolojn, podkastojn aŭ videojn pli facile, bedaŭrinde
mi ne povis pro manko de tempo. Sed mi promesis fari klopodon kun
la espero, ke baldaŭ oni povos rigardi la de mi faritajn videon
kaj podkaston.
Bonvolu viziti Radio Aktiva (<http://radioaktiva.esperanto.org.uy/>),
kaj viaj proponoj, sugestoj kaj opinioj pri Radio Aktiva estas ĉiam
bonvenaj. Krome, mi proponas, ke vi uzu retumilon "Mozilla
Firefox" anstataŭ "Internet Explorer", ĉar oni ne
povas vidi la realan fizionomion de Radio Aktiva per "Internet
Explorer".
Por ke vi pli bone konu Radion Aktivan, mi aperigos
baldaŭ ĝiajn historion, celon kaj programerojn.
|