|
Aŭtoro kaj Probal Daŝgupta |
Invitite de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia,
s-ro Probal Daŝgupta, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio,
de la 28-a de novembro ĝis la 10-a de decembro, faris 13-tagan vojaĝon
en Pekino kaj en Guangxi, suda Ĉinio, pro sia gajno en konkurso
pri turismaj scioj “Ĉarmo de Guangxi” kunorganizita de la Ĉina Radio
Internacia kaj la Turisma Administracio de la Guangxi-a Ĝŭang-nacia
Aŭtonoma Regiono. Dume, mi kiel interpretistino bonŝance akompanis
lin en la tuta vojaĝo.
Pekino: “Ina” Probal Daŝgupta finfine atingis
Pekinon
Antaŭ ĉio, mi volas aldoni epizodon. Mi neniam vidis
s-ron Probal Daŝgupta antaŭ la vojaĝo kaj mia unuafoja kontakto
kun li komenciĝis antaŭ kelkaj tagoj per telefona sciigo pri oficiala
invitilo. Kaj en la telefono aŭdiĝis “ina” voĉo. “Lia edzino? Lia
kolegino?...” tiuj demandoj tuj venis al mia kapo. Aŭdinte “Mi estas
Probal Daŝgupta”, mi eĉ opiniis, ke mi misaŭdis. Tamen la “ina”
voĉo konfirmis, ke la parolanto estas neniu alia ol s-ro Probal
Daŝgupta. Mi esperas, ke mia malkaŝema kaj ŝercema eldiro ne kolerigos
nian karan gaston.
Antaŭ mia ekiro al flughaveno, s-ro Zhao Jianping,
direktoro de E-redakcio de Ĉina Radio Internacia, insistis, ke li
iru akcepti Probal Daŝgupta kune kun mi. Sekve en la flughaveno
mi finfine propraokule vidis Probal Daŝgupta, kiu, bedaŭrinde, ne
surhavis nacian robon pro timo de vintra malvarmo en Pekino. Tio
iagrade elrevigis min, ĉar mi delonge esperas vidi Probal Daŝgupta
en nacia robo. Bedaŭrinde, mi eble donis al li troan atentigon pri
vintra malvarmeco en Pekino, timante, ke li, kiu vivas en tropika
zono kia Barato, ne povos kutimiĝi al vintra temperaturo de Pekino.
Mi poste trovis, ke Probal Daŝgupta fakte flue kaj rapide
parolas en Esperanto kaj lia voĉo ne estas “ineca” kiel mi aŭdis
en la telefona babilado.
Atinginte 4-stelan hotelon “Holiday Inn”, li diris al
mi, ke li estas tute ne laca post longa kaj nerekta flugado de hejmloko
Kolkato al Pekino. Vere, mi vidis nenian signon de laceco sur lia
vizaĝo. Energiplena maljunulo!
El multaj pladoj de vespermanĝo, al kiu la Ĉina Esperanto-Ligo
invitis Probal Daŝgupta, sin trovis rostita anaso, bone konata manĝaĵo
en Pekino. Ĝi estas bongustaĵo por tiu, kiu la unuan fojon vizitas
Pekinon. La plado evidente vekis bonan apetiton de Probal Daŝgupta.
Menciindas, ke vojaĝi al Guangxi estas la unua fojo
ne nur por Probal Daŝgupta sed ankaŭ por mi, tial ni tiutage senpacience
atendis la vojaĝon.
Nanning: Probal Daŝgupta ankoraŭ havas infanecan
koron
Serenis la ĉielo en Nanning. Dum Pekino vintris, mi
kaj Probal Daŝgupta ĝojege ĝuis alian printempon, eĉ somereton de
la kuranta jaro. Tio nature rememorigis al mi alian similan sperton:
Kiam mi oficvojaĝis al Hainan, la plej suda insulprovinco de Ĉinio,
decembre de la jaro 2006, ekster mia atendo, tie estis tute somere
kaj mi laŭplaĉe ĝuis tiujaran duan someron. Kial? Samkiel multaj
sudanoj de Ĉinio, mi preferas someron ol vintro.
Vespere ni iomete spektis belecon de nokta Nanning.
Estas vaste konate, ke en Nanning regule kunvenas Asocio de Sudorientaziaj
Landoj. Ĝuste super la majesta kunvenejo estas floroforma konstruaĵo,
kiu simbolas solidarecon de membrolandoj de la asocio. La floroforma
konstruaĵo miaopinie estas mirinde bela kaj okulfrapa precipe en
nokto.
Ni laŭrivere promenis. Intertempe Probal Daŝgupta rimarkigis
min: Sur la rivero staras akvofala ponto, kiu estas brilanta en
diversaj koloroj. “Belega!” mi devas diri, ke la ponto estas la
plej bela el tiuj, kiujn mi vidis antaŭe. Nanning vere estas kreiva
urbo, kiu surprizas min per neatenditaj konstruaĵoj. Dum promenado
nia kara gasto Probal Daŝgupta ĉirkaŭigis la orelojn per kaptuko
kaj aspektis “ina”. Vidante tion, mi ne povas min deteni de ridado
kaj ŝerce diris al li: “Vidu, vi nun aspektas kiel maljunulino.
Saluton, maljunulino!” Mi mansvinge salutis lin kaj li ridetadis.
La aspekta “ineco” memorigas al mi “inecon” de lia voĉo en la telefono.
Li vee diris, ke mi estas ne la unua, kiu atentigas lin pri la “ineco”.
Hahah, ŝajnas, ke lia “ineco” estas konata ankaŭ de aliaj homoj.
Tamen la “ina” Probal Daŝgupta estas sufiĉe simpatia.
En bankedo donita de la loka registaro, lerta uzado
de manĝbastonetoj venigis al Probal Daŝgupta multajn laŭdojn. Iuj
ĉinaj koleginoj miris: "Via-redakcia premiito sufiĉe lerte
uzas ĉinajn manĝbastonetojn. Ĉu li ofte uzas?" Tio estas sufiĉe
distingiĝa punkto de Probal Daŝgupta. Vidu, iuj alilandaj gastoj
tute ne scipovas uzi manĝbastonetojn dum li plej lerte uzas. Alia
epizodo: en la bankedo koksupo ege plaĉis al Probal Daŝgupta, kiu
multege frandis. Kiam samtablaj kunmanĝantoj admiris lian bonan
apetiton, li diris: “Mi estas supemulo.”
|
Probal Daŝgupta kaj liaj
"amindaj filoj" |
En Nanning ni vizitis plantoĝardenon, kie ekzistas
pli ol 1 500 trezoraj plantoj kaj iuj ege raraj specoj, kiuj sin
trovas nur en la aŭtonoma regiono Guangxi. Vidante statuojn de du
dinosaŭridoj en la ĝardeno, Probal Daŝgupta ame karesis ilin kaj
ŝercis: "Oh, miaj amindaj filoj!" Mi tuj faris foton de
li kaj liaj “amindaj filoj”. Alifoje, starante antaŭ miljara cikaso
en la sama ĝardeno, li diris: "Lina, vidu! Antaŭ ĝi, mi estas
sufiĉe juna, ĉu ne?" Mi ridis: “Prave. Antaŭ ĝi, vi ankoraŭ
estas infano. Bona infano, rigardu min. Mi fotu vin.” Kvankam Probal
Daŝgupta aspektas serioza en la okuloj de aliaj kunvojaĝantoj, tamen
miaopinie li ĉiam havas infanecan koron.
Daxin: Probal Daŝgupta estas absorbita de mirinda
landlima akvofalo Detian
En Daxin ni laŭvoje vizitis kelkajn lokojn, inter kiuj
menciindaj estas Guichun-rivero kaj akvofalo Detian. Ni bambuflosis
en Guichun-rivero ("Gui" signifas revenon kaj "chun"
printempon. Bonan nomon havas la rivero, ĉu ne?). Riverakvo estas
travidebla kaj akvoherboj smeraldigas la riveron. Ni ĉiuj estis
absorbitaj de la medio: Densaj arboj tapiŝe ornamas montojn; aŭdiĝas
nur naciminoritataj popolkantoj kaj klara sono de fluanta akvo.
La floso malrapide antaŭeniĝis kaj ni ĉiuj mire ĝuis eksterordinarajn
kvietecon kaj belecon. Vortoj estas palaj por priskribi la medion.
Ĝuste diras la ĉina proverbo: "Unu vido pli valoras ol cent
aŭdoj!"
La alia menciinda loko estas akvofalo Detian ("De"
signifas meriton kaj "tian" ĉielon), kiu estas la plej
granda landlima akvofalo en Azio kaj la dua granda en la mondo.
Estas interesa fenomeno, ke tie fakte viglas du akvofaloj unu apud
la alia. La relative malgranda apartenas al Vjetnamio kaj la pli
granda al Ĉinio. Akvofalo Detian ĝuste estas la pli granda, apartenanta
al Ĉinio. La akvofalo longas je 200 metroj kaj larĝas je 75 metroj,
se mi ĝuste memoras. Dum aliaj homoj aktivis en fotado, mi kaj Probal
Daŝgupta preferis silente spekti antaŭokulan belecon kaj aŭskulti
ĉeorelan akvosonon, starante sur bambua platformo. Se eblus, mi
mem rekomendus al aliaj turistoj la akvofalon Detian.
Jingxi: Probal Daŝgupta estas ankoraŭ sufiĉe
ĉarma
Kiam ni vizitis ravinon nomatan Tongling, en Jingxi,
gubernio de Nanning, tie gastamaj ĝŭang-aj knabinoj igis ĉiujn gastojn
surporti broditajn globojn antaŭ la brusto. Vidinte, ke Probal Daŝgupta
surhavas 2 globojn antaŭ la brusto, mi ŝercis: “Vi estas sufiĉe
ĉarma. Vidu, knabinoj ŝatas vin. Kiel feliĉa vi estas!” Tio evidente
ĝojigis lin. Antaŭtage mi jam konigis al li, ke brodita globo havas
specialan signifon por ĝŭang-oj kaj knabino forĵetas persone delikate
broditan globon kiel am-objekton al amato. Kompreneble, nuntempe
broditaj globoj simbolas ankaŭ amikecon, bonŝancon kaj tiel plu.
|
Probal Daŝgupta
flosas "3 tagojn kaj 3 noktojn". |
Posta flosado, laŭ lokanoj, bezonas “3 tagojn kaj 3
noktojn”. Kial? Sekvu nin kaj poste vi tute komprenos. Sufiĉe dika
kaj sekura plasta floso entenis min kaj flosiston, kiu stiris la
floson per remilo. Spektante dubordajn pejzaĝojn, mi ĝoje babilis
pri moroj de ĝŭang-naciminoritato kun la flosisto, kiu mem estas
ĝŭang-o. La rivero estis parte torenta kaj parte kvieta. Tie ni
flosis entute tra 3 kavernoj: la unua kaverno longas je pli ol 180
m, la dua je 360 m kaj la tria je pli ol 600 m. En la unua kaverno
elstaraj pendantaj ŝtonoj minacetis nin, tial ni devis klini la
kapon. Enironte en la tri mallumajn kavernojn, ni devis anticipe
lumigi mane tenatan lampon por vidi la ĉirkaŭaĵon. Mi neniam havis
okazon flosi tra mallumaj kavernoj laŭ rapidflua rivero kun tiom
da ŝtonoj super la kapo. Mi mem forte rekomendas la flosadon. Karaj
legantoj, ĉu nun vi komprenas la lokan diron: “Flosado bezonas 3
tagojn kaj 3 noktojn?”. Vidu, oni trifoje flosas en kavernoj mallumaj
kiel nokto, kaj tiele estiĝis la diro.
Probal Daŝgupta estis antaŭ mi dum la flosado. Kompatinda
paro estis li kaj lia flosisto, kiuj ne havis komunan lingvon kaj
kompreneble ne povis komunikiĝi unu kun la alia. Ili silentis dum
la tuta flosado.
Nanning: diable amindaj simioj ĝojigas nin
Survoje de duontaga aŭtobusado al Nanning, ĉefurbo
de Guangxi, nia ĉiĉeronino aktivigis grupan ludon per brodita globo.
Tia ludo estis populara en mia infaneco. Do kiamaniere fari la ludon?
Vidu, la ĉiĉeronino kiel ludiganto turnis al ni la dorson kaj diradis
“don don ĉiang, don don ĉiang...” dum ni rapide pasigis la globon
de mano al mano. Kiam ŝi subite kriis "haltu", tiu, kiu
tiumomente tenis la globon, devis stari antaŭ la grupo kaj kanti.
Mi volas diri, ke la ĉiĉeronino estis tiel kapabla, ke ĉiu premiito
povis teni la globon tuj ĉe la halto de “don don ĉiang”. Ankaŭ nia
kara gasto Probal Daŝgupta devis kanti antaŭ la aŭtobusa brigado,
kaptinte la globon tuj post halto de “don don ĉiang”. Lia kanto
esperantigita el fama barata poemo venigis al li varman aplaŭdon.
La freŝa ludo vekis grandan intereson de niaj brigadanoj kaj en
la aŭtobuso regis bona etoso plena je ĝojo kaj rido.
Ni poste ricevis ne nur bongustan tagmanĝon sed ankaŭ
gastamon de ĝŭang-oj en antaŭurba ĉeftem-parko, kiu vivece prezentis
al ni naturan kaj kulturan mediojn de la naciminoritato. Dum la
tagmanĝo junulinoj vestitaj per tradiciaj kostumoj kante invitis
nin tosti. Fakte tio estas ilia moro. Ilia gastamo kortuŝis niajn
gastojn, kiuj ĝojege trinkis prezentitajn tasojn da vino.
En la parko ĉie videblas sovaĝaj simioj. Mi informiĝis,
ke tie libere vivas 200 simioj. Antaŭ eliro el la manĝejo, ni jam
estis atentigitaj ne malfermi sakojn antaŭ la simioj, alie, misopiniante,
ke en sakoj estas manĝaĵoj, ili “atakos” sakojn kaj eble vundos
sakportantojn. Bedaŭrinde, bela kolegino forgesis tion. Kiam ŝi
eliris el la manĝejo kun travidebla sako da oranĝoj, amaso da simioj
tuj rapidege kuris rekte al ŝi. Vidinte tion, ŝi kriis kaj forĵetis
la sakon, kiu poste estis disŝirita de simioj kaj kies enaj oranĝoj
estis tuj disrabitaj. La kompatinda kolegino tamen admiris la rapidecon
de tiuj malgrandaj simioj kun brile griza hararo. Aliaj kunvojaĝantoj
staris flanke kaj aprecis tiujn amindajn simiojn. Sincere dirite,
tiuj simioj multe vigligis la parkon. Mi vidis, ke iuj simiidoj
sidas sur la dorso de patrinoj. Mia dio, ili estas diable amindaj!
Mi diris al Probal Daŝgupta, ke idoj ĉiam estas la plej amindaj,
ekzemple kokidoj, anasidoj kaj pandidoj. Kaj li tute konsentis kun
mi. Mi eĉ ŝercis kun Probal Daŝgupta, ke li estas sufiĉe “juna”
kompare kun tiuj amindaj simioj, kies vizaĝoj estas plenaj de sulketoj.
Liuzhou: s-ro Probal Lastagupta kaj s-ino Antaŭlasta
Nun mi turnu vian atenton al ĝardeno, kie estas kuriozaj
ŝtonoj kolektitaj ĉefe en Guangxi. La publiko jam aprecis belecon
de tiuj kuriozaj ŝtonoj en antaŭaj ĉi-rilataj internaciaj festivaloj.
Ĉiujare ĝojige aperas notindaj trovaĵoj.
Oni povas libere imagi tiujn ŝtonojn en la ĝardeno.
Iuj aspektas kiel bestoj, aliaj kiel tradiciaj ĉin-stilaj pentraĵoj,
triaj kiel miniaturaj montoj kaj kvaraj kiel gravaj kulturaj figuroj.
Simple dirite, ĉio dependas de via libera imago. El multaj kuriozaj
ŝtonoj, ekspozicio pri “manĉur-hanaj pladoj” vekis grandan atenton
de ni ĉiuj vizitantoj. “Manĉur-hanaj pladoj” estiĝis en la lasta
ĉina dinastio Qing kaj enhavis almenaŭ 108 pladojn, tial posteuloj
prenas la nomon kiel simbolon de pompaj bongustaĵoj. Inter ili,
oni povas vidi “batatojn”, “jujubojn”, “pizojn”, “kalkumitajn ovojn”
kaj multajn aliajn “manĝaĵojn”. Aprecante tiajn ŝtonojn, mi elkore
admiras la mirindecon de la naturo.
Dum la aprecado ni ĉiuj interŝercis. Mi demandis mian
kunvojaĝanton Probal Daŝgupta: “Ĉu vi vidis pladon da viandaĵo?
Mi invitas vin gustumi ĝin!” kaj li respondis: “Bona gusto! Mi invitas
vin gustumi tiujn pladojn. Kia estas la gusto?” La ĝardeno estas
saturita de niaj ridoj.
Kiam ni ĉiuj kunfotiĝis, Probal Daŝgupta refoje la lasta
alvenis. Embarasite, li memmokis: “Mi estas s-ro Probal Lastagupta.”
Mi ŝerce nomis lin s-ro Lasta, dume li donis al mi alian nomon s-ino
Antaŭlasta. Ne mirige, ĉar mi ĉiam akompanis lin tutvoje. Se li
estas s-ro Lasta, mi kompreneble estas s-ino Antaŭlasta.
Guilin: Probal Daŝgupta bezonas esti pli alta
Tiutempe mi sidis ĉefenestre kaj laŭvole ĝuis eksteran
pejzaĝon. Ambaŭborde estis diversformaj montoj kaj malfacile videblis
konstruaĵoj. Sunlumoj brilis sur riverakvo, venteto karesis miajn
vangojn, de tempo al tempo videblis surakvaj anasoj kaj surbordaj
bovoj manĝantaj herbojn. Malproksimen rigardante, mi rimarkis, ke
la antaŭokula pejzaĝo ŝajnas ĉina tuĉpentraĵo. Interese, se via
kapo libere imagos, tiuj diversformaj montoj aspektos kiel bestoj
kaj eĉ konataj figuroj en legendo. Ekstere sur ferdeko entuziasme
fotiĝis multaj turistoj ĉinaj kaj alilandaj, dum apuduloj intime
babilis, lunĉante kaj spektante eksterajn pejzaĝojn. Neimageble,
tiutempe mi sentis min en la sino de la naturo kaj ĝuis naturan
ĉarmon malfacile videblan en urboj.
Dume iuj bambuaj flosoj alproksimiĝis al nia boato por
vendi objektojn al enboataj turistoj. Tio estis freŝa por mi, kiu
la unuan fojon spertis tion.
Kiam mi faris tagnoton, Probal Daŝgupta donis al mi
oranĝeton prenitan el matenmanĝo. Tio rememorigis al mi, ke mi,
tre bedaŭrinde, forgesis kunporti miajn 2 bananojn de sur tablo.
Mi tiutempe eĉ imagis en mia kapo guston de banano, mia plej ŝatata
frukto!
Intertempe tuj aŭdiĝis krio "Rigardu antaŭen! Jen
la Naŭĉevala Monto!" La monto estas bone konata pro vaste cirkulanta
rakonto: Iufoje ĝuste en la sama loko, ĉina ĉefministro Zhou Enlai
kaj ĉina vicĉefministro Chen Yi kalkulis surmontajn ĉevalsimilajn
bildojn; dum Zhou Enlai vidis entute 9, Chen Yi 7, tial posteuloj
diras, ke rango decidas kapablon vidi la nombron de tiuj ĉevalformaj
bildoj. Ni ĉiuj ridete demandis unu alian: "Kiom da ĉevaloj
vi jam vidis?".
Atinginte faman pejzaĝon, kiu vidiĝas sur la dorso de
ĉina 20-juana monbileto, niaj kunvojaĝantoj fotiĝis antaŭ ĝi, kreive
mane tenante 20-juanan monbileton.
Hodiaŭ ni vizitis ĝardenon, kiu kombinis naturajn pejzaĝojn
kun la kulturo de lokaj naciminoritatoj. Ĉie videblis viveca remontro
de la ordinara vivo de naciminoritatoj kaj ni fojfoje estis invititaj
partopreni en interaga ludo. Foje Ĝŭang-a virino de supre alĵetis
broditajn globojn unu post alia, kaj ni, starante malsupre, konkursis
por kapti tiujn pilkojn ĵetitajn kiel donacetojn al turistoj. Mi
surdorse portis pezan sakon kaj mane tenis alian saketon, tial mi
prudente forlasis la konkurson kaj flanke aprecis kuraĝon de Probal
Daŝgupta. Bedaŭrinde li kaptis neniun broditan globon, dum altstatura
egipta gasto Abobakr Mohamed Ali Aboelmagd kaptis 3. Kompatinda
Probal Daŝgupta! Tio estas konkurso de altuloj. Mi diris al li:
“Vi bezonas esti pli alta por kapti globojn”.
Antaŭ ol flugi al Pekino posttagmeze, ni kunvenis kun
estro de la Turisma Administracio de Guangxi kaj aliaj turismaj
oficistoj, kiuj sincere petis de niaj gastoj opiniojn kaj proponojn
pri semajna turismado en la regiono. Aliaj gastoj malŝparis troajn
vortojn al beleco de Guangxi kaj komplezemo de la loka popolo, escepte
de Probal Daŝgupta, kiu prezentis 2 sugestojn, nome, ĉiu hotelo
liveru en matenmanĝo teon aŭ kafon kaj hoteloj disponigu ekstrajn
klarigolibrojn multlingvajn en ĉambroj kaj tiamaniere oportunigu
klientojn. Probal Daŝgupta sentis embarasiĝon kaj maltrankvile diris
al mi: “Ĉiuj laŭdas, dum mi kritikas.” Sed ekster lia atendo, li
estis la unika parolanto eksplicite laŭdata de estro de la Turisma
Administracio, kiu bedaŭrinde ricevis nur 2 sugestojn.
Pekino: heroa Probal Daŝgupta post reveno de
la Granda Muro
|
Probal Daŝgupta sur la
Granda Muro |
Hodiaŭ nia celloko estis la Granda Muro, kiun Probal
Daŝgupta forte deziris viziti. Li eĉ firme rifuzis alies proponon
ne viziti la Grandan Muron por grava intervidiĝo, opiniante, ke
ridindas por li, kiu estas en Pekino, ne viziti la Grandan Muron.
Tie ne estis amasoj da vizitantoj pro vintra malvarmo, tial ni feliĉe
havis bonan okazon libere elekti niĉojn por fotado, starado kaj
aprecado, alie ni konkurus por okupi bonajn lokojn por fotado.
Probal Daŝgupta estis en bona humoro kaj, de tempo al
tempo kantis “forte staras muroj de miljaroj” kaj tiel plu. Ĉu vi
povas imagi, ke Probal Daŝgupta estas la unusola, kiu ne kunportis
fotilon al Ĉinio? Li eksplikis, ke post perdiĝo de fotilo antaŭ
multaj jaroj, li ne plu uzas fotilon kaj lasas fotadon al la malfuŝaj
manoj de la edzino kaj la filo. Mi ŝercis: “Iu ŝtelis ne nur vian
fotilon, sed ankaŭ vian amon al fotado.” Probal Daŝgupta tute konsentis
kun mia opinio.
Kiam mi diris al li, ke tempas por ni reveni al la
aŭtobuso, li estis surprizita, ĉar li ankoraŭ ne sufiĉe lacis je
aprecado de la Granda Muro. Mi do kondukis lin retroiri laŭ la antaŭa
vojo, dirante, ke li bezonos monatojn por fingrimpi la tutan Grandan
Muron. Mi konsolis lin, ke ĉina gvidanto Mao Zedong diris: “Kiu
ne sukcesas atingi la Grandan Muron, tiu ne estas heroo”, tial li
jam estas heroo.
Nun mi komplete finu konigon pri mia 13-taga vojaĝo
kun Probal Daŝgupta en ĉina aŭtonoma regiono Guangxi kaj en Pekino.
Oni povas scii pli multe da interesaj aferoj kaj vidi pli multe
da belaj fotoj en nia reta rubriko: <http://esperanto.cri.cn/121/2008/11/26/Zt1s89202.htm>.
Tie notiĝas ĉio pri la vojaĝo. Se vi volas diri ion pri la vojaĝo,
bonvole sendu al mi: lina68@tom.com <mailto:lina68@tom.com>.
|