Aktualajhoj Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Multaj lingvoj estas malaperantaj

Antikva nacia lingvo

Eĉ se ĉiuj konantoj de la lingvo Amurdag kolektiĝos, ili ne povos interparoli, ĉar indiĝena aǔstraliano Charlie Mungulda estas la ununura homo kiu povas paroli tiun ĉi lingvon, unu el la miloj da lingvoj malaperantaj el la mondo. De aǔstralia vilaĝo al Siberio kaj al Oklahomo de Usono, multaj lingvoj, kiuj reprezentas la historion kaj la tradicion de la homaro, estas malaperantaj.
Ĉirkaǔ sep mil lingvoj estas uzataj en la nuna mondo, kaj unu el ili mortas en ĉiu dua semajno. Lingvistoj klopodas por savi iujn el ili.

La Instituto por Endanĝerigataj Lingvoj kaj la Nacia Geografia Societo publikigis en sia informilo kvin regionojn, kies lingvoj estas malaperantaj.
Ne nur en norda Aǔstralio, orienta Siberio, Oklahomo kaj sudokcidenta Usono, multaj indiĝenaj lingvoj estas minacataj de pereo ankaǔ en Suda Ameriko -- Ekvadoro, Kolombio, Peruo, Brazilo kaj Bolivio, same kiel en Brita Kolumbio, Vaŝingtonio kaj Oregono.

"Perdi lingvon signifas perdi scion," diris K. David Harrison, vicprofesoro de lingvistiko en la Kolegio Swarthmore. "Kiam ni perdas lingvon, ni perdas kelkcentjaran pensadon de la homaro pri tempo, sezonoj, marvivaĵoj, boacoj, manĝeblaj floroj, matematiko, vidindejoj, mitoj, muziko, nekonataj kaj ĉiutagaj aferoj."

Lingvistoj notas la lingvon Amurdag.

Li supozis, ke pli ol duono da nunaj lingvoj ne havas skribaĵojn. Tio signifas, ke post morto de sia lasta parolanto, tiuj lingvoj malaperos, ĉar ne troviĝas koncerna vortaro, literaturo, nek teksto pri ili.