Aktualajhoj Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Mia unua vizito al Italio

de HAN ZUWU*

Longdistanca flugado

Kongresanoj

S-rino Wang Ruixi, sendito de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio (ĈFEA) kaj mi, en la 21-a de majo flugis de Pekino al itala urbo Triesto por partopreni la 61-an kongreson de IFEF (Internacia Federacio de Esperantistaj Fervojistoj).

Ĉe la elirejo de la flughaveno en Triesto la sekretariino de LKK Elda Doerfler kaj LKK-ano Elio Nount atendis nin kaj diris: "Saluton! Bonvenon al Triesto!" Unu frazo forte kunligis korojn de ĉinaj kaj italaj esperantistoj. Tuj ni sentis nin kiel en la familio plena de frateco kaj intimeco de Esperantujo. Sur la vojo al la hotelo Pensione Gianni, italaj geamikoj koncize prezentis al ni la ĉemaran urbon Triesto. Profundnokte ni estis bone aranĝitaj en la hotelo. La longtempa veturado kaj tempdiferenco inter la du malproksimaj landoj lacigis nin, sed mi neniel povis endormiĝi...

61-a IFEF-kongreso

IFEF, fondita en 1909 dum UK en Barcelono, ĉi-jare celebris sian 100-jaran jubileon pri oficiala okazigo de internacia agado inter fervojistoj en Triesto, Italio. La kvinan fojon IFEA (Itala Fervojista Esperanto-Asocio) organizis IFEF-kongreson en Italio: Verono en 1954, Rimini en 1970, Romo en 1978, Cervia en 1993 kaj Triesto ĉi-jare).

Donaco de ĈFEA al la kongreso

La 24-an de majo okazis la solena inaŭguro, kiun ĉeestis 209 kongresanoj el 20 landoj, inkluzive de pluraj eminentuloj: komunuma skabeno de Triesto, vicprezidanto de IFAIFA (Internacia Federacio de la Artaj kaj Intelektaj Fervojistaj Asocioj), prezidanto de Triesta Libertempa Fervojista Asocio, prezidanto de Fervoja Muzeo.

Dum la solena inaŭguro oni transdonis honordiplomon kaj la honorinsignon al d-ro Romano Bolognesi kiu fariĝis Honora Prezidanto de IFEF, István Gulyás kiu signife kontribuis al la agado de la asocio dum ĝia centjara ekzisto, kaj s-rino Edvige Ackermann pro ŝia grava kontribuo al la kongreso. Al la inaŭgura ceremonio majstran kontribuon donis Jindrich Tomisek, kiu kun eleganto kaj trankvilo aranĝis la salutmesaĝojn de la delegitoj. Inter la diverslandaj gratulantoj mi, kiel la ĉina reprezentanto, donis belegan donacon -- ĉinstilan pentraĵon al la kongreso, kiu mirigis la kongresanojn. Ankaŭ la ĉeestantoj de la inaŭguro surpriziĝis pri la reprezentantoj el la 13 nobelaj familioj kun muzika programo kaj en belaj kostumoj.

Dum la kongreso okazis nepublika komitatkunsido, publika plenkunsido, kunveno de fakkomisiono kaj prelegoj: "Lokomotivoj en Italio" de inĝeniero Roberto Carrollo, "Evoluo de la granda repido en Italio" de d-ro Romano Bolognesi kaj "Fervojaj novaĵoj" de J. Niemann kaj L. Kovar. Jan U. Niemann estis unuanime reelektita kiel gvidanto de Teknika Komisiono, Ladislav Kovar sekretario de Fake Aplika Sekcio, Heinz Hoffmann sekretario de la Terminara Sekcio, Heinz ahoffmann redaktoro de Terminara Kuriero .

IFEF-flago transdonita al Bulgario

En la kongresa fermo estis decidite, ke la 62-a IFEF-kongreso okazos en 8-15-a de majo 2010 en Sofio de Bulgario. La flago de IFEF estis transdonita de s-rino Edvige Ackermann, vicprezidanto de LKK de Italio al inĝeniero Veselka Kamburova, prezidantino de Nacia Asocio de IFAIFA kaj BEFS.
Krome, dum la kongreso okazis bankedo, balo, diversaj vesperoj, koncertoj, ekskursoj duontaga kaj tuttaga al Kastelo Miramare, Kastelo Duino. La postkongreso daŭris ĝis la 1-a de junio per abunda programo.

Anekdotoj

Malnova ponto en Florenco

Mi ricevis varman helpon, kiam mi renkontis iom da malfacilaĵoj. En Triesto iun vesperon mi telefonis en la strata kiosko al mia amiko loĝanta en Florenco pri la dato kaj tempo de mia trajno al lia urbo, sed ne sukcesis pro la malbona funkcio de la telefona aparato. Tiam mi petis helpon de iu preterpasanta mezaĝulo, li tuj helpis min kontakti mian amikon per sia poŝtelefono. Kaj kiam mi demandis pri la vojo, oni volonte montris ĝin al mi.

Preskaŭ ĉiu trajno en Italio veturas akurate. La horaro de trajnoj bone funkcias. Ankaŭ estas aŭtobusoj. Sur la tabulo de ĉiu haltejo estas skribita la horaro de ĉiu aŭtobuso.

Postkongresa vojaĝo

Esperantistoj vojaĝas en Venecio.

Post la kongresaj agadoj ni vojaĝis de Triesto al Venecio, Florenco, Pizo kaj Romo.

Kiam ni atingis la stacidomon de Venecio, venecaj esperantistoj d-ro Domenico Trombetta, s-rino Betty Bertilla kaj s-ro Giovanni Molin bonvenigis nin. Poste ili gvidis nin promenadi tra la urbo. Venecio estas tre interesa urbo. Boato estas la plej konvena transportilo, ĉar tie ĉie fluas kanaloj. Pezaj varoj estas transportataj per boatoj.

Sur la "strato" en Venecio

Venecio famas interalie pro siaj gondoloj, barketoj longaj kaj sveltaj, kiujn barkistoj pelas per unusola remilo. Ili estas konataj kiel transportiloj por revantaj geamantoj, sed servas ankaŭ kiel tute ordinaraj taksioj. La gondolistoj kutime staras, sed lerte kliniĝas dum trapaso de pontoj sur la kanaloj.

Adiaŭo

Placo de S. Pietro

Tio estas mia unuafoja vizito al Italio, kaj mia travivaĵo en Italio donis al mi profundan impreson. La urboj, kiujn ni vizitis estas belaj, puraj kaj bone administrataj. La tuta lando estas vizitinda pro siaj naturaj riĉaĵoj kaj belegaj pejzaĝoj. La historiaj konstruaĵoj kaj objektoj en Italio estas bone konservitaj kaj protektitaj. La popolo de Italio estas amika, helpema kaj zorgema. La 15-taga vojaĝo en Italio finiĝis. En la 5-a de junio mi adiaŭis Italion kaj forveturis de Romo al Pekino kun amikeco de italaj esperantistoj kaj popolanoj.

 

-----------------------------

* La aǔtoro estas vicprezidanto de la Ĉina Fervojista Esperanto-Asocio.