 Gertrude
Baines, la plej aĝa virino de la mondo, festis sian 115-jariĝon
la 6-an de aprilo en Kalifornio. Tiutage la maljunulino ricevis
multajn donacojn, inkl. de gratula karto el usona prezidento Barack
Obama.
Baines naskiĝis en la jaro 1894 en Georgio kaj nun
loĝas en kadukulejo de Los-Anĝeleso. Ŝi fariĝis la plej aĝa en la
mondo, post forpaso de la 115-jara portugala sinjorino Maria de
Jesus en januaro de la kuranta jaro.
|