|    Esplorinte fosiliojn de prabalenoj, sciencistoj de 
              Miĉigana-Universitato de Usono trovis, ke en pratempo iuj balenoj 
              eble naskis idojn surtere. La esplora rezulto estis publikigita 
              en la usona gazeto Publika Biblioteko de Scienco.
              Du fosilioj de graveda femala kaj maskla prabalenoj 
              estis elfositaj respektive en 2000 kaj 2004 en Pakistano. Analizinte 
              la du fosiliojn, Philip Gingerich, paleontologo de Miĉigana-Universitato, 
              kaj liaj kunlaborantoj trovis, ke ili apartenas al pracetaco kaj 
              vivis antaǔ ĉirkaŭ 47.5 milionoj da jaroj. La esploristoj konjektis 
              laŭ pozicio de la feto en la korpo de la balenino, ke ĉe la akuŝo 
              la balenino devus unue eligi la kapon de la ido malsame ol la modernaj 
              baleninoj, sed same kiel surteraj mamuloj, tial prabalenoj plej 
              probable naskis idojn surtere. 
             Ili trovis ankaǔ, ke la femala kaj maskla prabalenoj 
              havis grandajn dentojn taǔgajn por kapti kaj manĝi fiŝojn kaj kvar 
              membrojn, kiuj taǔgis por naĝi, sed ne povis longe marŝi surtere. 
              Tio montras, ke la prabalenoj kutime vivis en maro, ili surteriĝis 
              nur por pariĝi, naski kaj ripozi.
  
              
              
 |