UNESKO eklanĉas la Tutmondan Diĝitan Bibliotekon oficiale
tiun mardon, 21-an de aprilo, (angle World Digital Library). Inaŭguro
estos farita en la pariza sidejo de la organizaĵo en Francio, antaŭ
la ĝenerala direktoro de la UNESKO, la japana Koichiro Matsuura,
kaj James H. Billington, manaĝero de la Biblioteko de la Usona Kongreso,
el kiu devenas la projekto.
La Tutmonda Biblioteko sekve aldoniĝas al la du grandaj
enretaj bibliotekoj, "Google Book Search" kaj "Europeana",
kiuj jam permesas al la legantoj konsulti milionojn da libroj en
la tutmonda reto. Ĝi celas permesi al la plej granda nombro da legantoj
atingi senpage, tra Interreto, la trezorojn de la grandaj internaciaj
bibliotekoj kaj evoluigi plurlingvismon. La Organizaĵo de Unuiĝintaj
Nacioj por Edukado kaj Kulturo ĉiam konsideris bibliotekojn kiel
naturan sekvon de lernejo. "La lernejo preparas homojn por
iri al la biblioteko kaj, hodiaŭ, bibliotekoj fariĝas diĝitaj",
resumas la tunizia Abdelaziz Abid, kunordiganto de la projekto,
kiu unuigas UNESKO-n kaj tridek du instituciojn partnerajn.
Ĉe la efektivigo de ĉi tiu projekto, oni povos vidi
dokumentojn en la retejo de la Tutmonda Biblioteko kiuj estas en
la plej prestiĝaj bibliotekoj, kie ajn en la mondo. La nova biblioteko
estas precipe destinita por provizi lernantojn kaj instruistojn
sed ankaŭ la publikon per la tutmonda konataro.
En 2005, la Biblioteko de la Kongreso proponis starigi
la Tutmondan Bibliotekon, por doni liberan larĝan aliron al la plej
diversaj dokumentoj, manuskriptoj, kartoj, filmoj, diskoj de naciaj
bibliotekoj. Kun tiu Biblioteko, UNESKO intencas antaŭenigi la agojn
kiujn ĝi defendas, kiel lingva diverseco kaj kompreno inter kulturoj,
sed ankaŭ redukti la "diĝitan frakturon" inter la homoj.
La nova Biblioteko alportas funkciojn de esploro kaj retumado en
sep lingvoj (angla, araba, ĉina, franca, hispana, portugala kaj
rusa) kaj proponas enhavon en aliaj multaj lingvoj.
La projekto estis evoluigita de teamo de la Usona Biblioteko
de la Kongreso, kun teknika helpo de la Biblioteko de Aleksandrio,
UNESKO mobilizis siajn membrojn por doni enhavon tiritan de kulturaj
heredaĵoj. Naciaj bibliotekoj kaj kulturaj institucioj de landoj
kiel Saŭda Arabio, Brazilo, Ĉinio, Egiptio, Usono, Francio, Japanio,
Britio kaj Rusio kalkulas inter la unuaj partoprenantoj. La estigintoj
de la projekto ankaŭ certigis la partnerecon de landoj kiel Maroko,
Ugando, Kataro, Meksiko kaj Slovakio.
La lanĉo de la Tutmonda Biblioteko estos akompanata
de kampanjo de projektoj por provi kolekti proksimume sesdek landoj
partneraj fine de 2009. Inter la konsulteblaj dokumentoj en la Biblioteko
estas "veraj trezoroj", laŭ Sro Billington, kiel la "Genji
Monogatari", juvelo de la japana literaturo de la 11-a jarcento
kiun oni konsideras kiel unu el la plej antikvaj romanoj de la mondo.
La vizitontoj ankaŭ povos vidi la unuan karton kie aperas la amerika
kontinento, kiu datiĝas de 1507, farita de la germana monaĥo Martin
Waldseemueller kaj kiu estas en la Biblioteko de la Kongreso. La
plej antikva dokumento videbla en la Tutmonda Biblioteko estas pentraĵo
el Suda Afriko, ok mil jarojn malnova, reprezentanta antilopojn
superŝutitajn per sango.
Vizitu la Bibliotekon: www.wdl.org
(el www.eventeo.net)
|