La Organizo por Ekonomia Kooperacio kaj Disvolvado
(OEKD) kun la ĉefstabejo en Parizo faris enketon pri la vivo de
siaj membrolandanoj. La rezulto estas, ke francoj okupas la unuan
lokon rilate dormadon kaj manĝadon.
Laǔ koncernaj donitaĵoj francoj ĉiutage dormas po 530
minutojn, kaj post ili estas usonanoj kaj hispanoj, sed koreoj (de
la Korea Respubliko) -- nur 470 minutojn, je 60 minutoj malpli multe
ol francoj.
Krom dormado, francoj okupas la unuan lokon ankaŭ en
manĝado. Ĉiutage ili uzas 130 minutojn por manĝado, pli multe ol
britoj (80 minutojn) kaj meksikanoj (62 minutojn).
Norvegoj estas la plej liberaj. Ili konsumas kvaronon
de la tago por amuzado, tamen virinoj amuzas iom malpli multe ol
la viroj.
|