 Britino
diris, ke la de ŝi trovita kato eble estas la unua kato-vegetarano
en la mondo.
La 21-jara Becky Page diris, ke antaǔ du jaroj ŝi trovis
la katon en strateto kaj manĝigis ĝin per fiŝo kaj kokaĵo, tamen
ĝi tion rifuzis kaj manĝis restintan platon el legomo. Post nelonge
ŝi rimarkis, ke la kato preferas la fruktojn kaj legomojn, kiujn
ŝi plantis, ol ladmanĝaĵo por kato.
Fakulo pri feliso diris, ke li neniam aǔdis, ke kato
manĝas legomojn anstataŭ viandon.
|