Aktualajhoj Unua paĝo >> Tera Vilaĝo


Intervjuo en Rusia Esperanto-Gazeto (I)

La 15-an de julio eminenta esperantisto, nia eksa samlandano Boris Kolker festos 70-jariĝon. Por omaĝi la jubileon REGo (Rusia Esperanto-Gazeto) represas la intervjuon, aperintan en "Brazilei" (№ 10, 2009) - revuo de Brazila sekcio de ILEI. La fotoj estis faritaj la 22-25-an de majo 2009 en Sankta-Luiso (Usono) dum la 57-a Usona Kongreso de Esperanto, en kiu Boris Kolker estis speciala invitita gasto kaj preleganto.

Plej bona maniero alproprigi al si fremdan lingvon estas kunvivi dum iom da tempo ĉe la parolantoj de la lernata lingvo. Sed vojaĝi ĉirkaŭ la mondo, eĉ per Esperanto, ankoraŭ estas multekoste. Pensante pri tio, sperta prilingva vojaĝanto, d-ro Boris Kolker, proponas al ĉiuj lernantoj de Esperanto, dezirantaj plibonigi siajn lingvosciojn, tre malmultekostan kaj perfektigan vojaĝon en Esperanto-lando mem, kun jena avantaĝo: oni povas travojaĝi la klerigan itineron virtuale, per la vojaĝagentejo IPKK (legu pliajn detalojn en la intervjuo), aŭ en la komforto de sia domo, per legado de la samnoma gvidlibro. D-ro Boris Kolker tamen estas ne nur sukcesa vojaĝestro en Esperanto-lando, kies gvidlibro-vendo jam superis kvin mil ekzemplerojn, li estas ankaŭ aŭtoro de du popularaj lerniloj por ruslingvanoj: lia baza lernolibro eldoniĝis en pli ol 50 mil ekzempleroj, per la eldonejo Nauka, kaj lia ekspresa kurso aperis en la fama scienc-populara revuo "Kemio kaj vivo" en la kvanto de 265 mil ekzempleroj. Konatiĝu iom pli kun la tutmonda vojaĝestro, legante la sekvan intervjuon.
Boris Kolker faras prelegon pri "Modernaj rimedoj por reteni homojn en Esperantujo"

Boris Kolker naskiĝis en 1939 en Tiraspol, Moldavio (Sovet-Unio), kaj en 1993 transloĝiĝis al Usono. Instruisto de lingvoj, tradukisto kaj aŭtoro de tri popularaj E-lernolibroj (du por rusparolantoj kaj unu por E-parolantoj). Esperantistiĝis en 1957 kaj doktoriĝis en 1985 pri lingvoscienco per la disertaĵo "Kontribuo de la rusa lingvo al la formiĝo kaj evoluo de Esperanto". En diversaj tempoj: kunfondinto kaj kungvidanto de SEJM (Sovetia Esperantista Junulara Movado), ASE (Asocio de Sovetiaj Esperantistoj), SEU (Sovetrespublikara Esperantista Unio), REU (Rusia Esperantista Unio), komitatano de TEJO (Tutmonda Esperantista Junulara Organizo), membro (ekde la jaro 1959), komitatano kaj ĉefdelegito de UEA, kunfondinto kaj membro de EVA (Esperantlingva Verkista Asocio). Vicprezidanto de la Internacia Ekzamena Komisiono (IEK) de ILEI/UEA. Membro de la Akademio de Esperanto, Honora Membro de UEA, kunredaktoro de Monato. Gvidanto de amasa koresponda kurso en Rusio, instruisto de E-o ĉe usonaj universitatoj en San-Francisko kaj Hartford, kaj nuntempe gvidanto de Internacia Perfektiga Koresponda Kurso (IPKK). <http://eo.wikipedia.org/wiki/Boris_Kolker>

Brazilei: Kiu dato en via esperantista vivo estas la plej signifoplena por vi?

Boris Kolker: Antaŭ duonjarcento veturi el Sovet-Unio eksterlanden estis preskaŭ neeble. Per miraklo mi trafis en la unuan sovetian grupon al la 48-a Universala Kongreso en Sofio (Bulgario), ĉar UEA konfirmis min kiel prelegonton en la Internacia Somera Universitato. Nia 35-persona grupo veturis el Moskvo per trajno. Dum la vojo mi ĉiam timis, ke venos polico kaj nuligos mian eksterlandan vojaĝon. La 25-an de julio 1963 nia trajno trapasis la limon kaj enveturis en Rumanion. Tiam mi komprenis, ke mi vere partoprenos en la Universala Kongreso. Tio estis la plej feliĉa tago en mia longa esperantista vivo.

Brazilei: Vi konatiĝis kun Esperanto en 1957 kaj du monatojn poste, ekinstruante la lingvon, vi memlernis ĝin. Ĉu tiuj fruaj kontaktoj kun la lingvo naskis en vi la amon al instruado aŭ vi akiris tion poste per sistemaj studoj?
Kun du aliaj eks-sovetiaj esperantistoj, loĝantaj en Nov-Jorko: Naum Kopman (lerninto de Kolker) kaj Sonja Soskina (edzino de Naum)

Boris Kolker: Mi estis tre entuziasmigita pri la lingvo, kiu malfermis por mi fenestron al la mondo, kaŝita malantaŭ la fera kurteno. Kaj mi ekdeziris tuj dividi mian ĝojon kun aliaj homoj. Ruslingvaj lernolibroj de Esperanto ne estis haveblaj, ĉar ili estis neniigitaj dum la diktatora regado de Stalin, kiam Esperanto kaj esperantistoj estis persekutataj. Oni sendis al mi etan lernolibron en la pola lingvo. La unuan kurson mi instruis per ĝi, kvankam mi apenaŭ komprenis la polan lingvon. Helpis tio, ke mi estis studento de pedagogia supera lernejo kaj studis por fariĝi instruisto de la rusa kaj franca lingvoj. Poste dum pluraj jaroj mi instruis per rekta Ĉe-metodo, kiu ne postulas uzon de lernolibro. Kaj fine mi mem verkis lernolibron, kiu dum 35 jaroj estas la plej populara lernolibro de Esperanto por ruslingvanoj.

Brazilei: Ĉiu kursgvidanto iel fariĝas ŝatanto de iu lingva angulo. Kiu flanko de Esperanto pleje interesas vin?

Boris Kolker: En Esperanto mi pleje ŝatas ĝian vortfaradon, kiu estas ĉefa risorto de la lingvo. Neniu lernolibro de Esperanto koncentriĝas tiel multe ĉe la vortfarado, kiel la mia.

Brazilei: Kiuj spertoj multe kontribuis al via plua formiĝo kiel verkisto: ĉu tiuj kiel membro de la Akademio de Esperanto aŭ tiuj kiel kunredaktoro de Monato?

Boris Kolker: Nu, mi ne konsideras min verkisto, kvankam de tempo al tempo mi ion verketas. Pli ol verkisto, mi estas lingvisto kaj instruisto de Esperanto.

Brazilei: La ĉi-numera eldono de nia revuo estas dediĉata al temo, kiu iam kaj iam vekas la imagemon de la esperantistoj, nome Enkonduko de Esperanto en brazilajn lernejojn. Ĉu vi estas favora aŭ malfavora al tiu multjara revado?

Boris Kolker: Tian revon havas ĉiu aktiva esperantisto. Post la partopreno en la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en Fortalezo, mi sentas min iomgrade brazilano. Do mi estos aparte ĝoja, se tiu revo iom post iom plenumiĝos ĝuste en Brazilo.

Brazilei: En kelkaj landoj, kiel Brazilo, tendumado, kiun vi multe spertis, ne estas tradicia aranĝo en Esperanta medio. Kiu estas la graveco de tiaj aranĝoj por lingvolernantoj? Kiaj estas la nunaj tendaraj aranĝoj?

Boris Kolker: Ŝajnas, ke ankaŭ en Rusio tendumado estas nun malpli populara ol en mia esperantista juneco. Sed mi kredas, ke Esperanto-tendaroj en Rusio (kiuj nun ne nepre okazas en tendoj) plu havas altan nivelon kaj kontribuas al mergiĝo en Esperanto-vivon.

(el REGo № 3 (52), junio 2009)