Unua paĝo >> E-Novaĵoj



Ago-tago en Pekino: geknaboj lernas Esperanton

Okaze de la Ago-tago, la Pekina Esperanto-Asocio (PEA) okazigis la 7-an de oktobro en la servo-centro de iu loĝkvartalo en Haidian-distrikto de Pekino ceremonion por inaŭguri la Pekinan Bazon por Esperanto-instruado al Infanoj. Yu Tao, vicprezidanto kaj ĝenerala sekretario de la Ĉina Esperanto-Ligo, ĉeestis la ceremonion kaj faris parolon. Li esperas, ke Esperanto kontribuos por konstruado de harmonia socio, riĉigo de kultura vivo de loĝkvartaloj kaj edukado de infanoj. Huang Xueqin, estro de la eduka centro de la loĝkvartalo, esprimis, ke la centro klopodos por instruado de Esperanto al infanoj. Li Weilun, prezidanto de PEA, prelegis pri "Internacia helpa lingvo helpas lerni fremdajn lingvojn".

La aktivadon partoprenis ankaŭ estroj de PEA, infanoj kaj iliaj gepatroj. Post la ceremonio oni vizitis fotoekspozicion pri infana Esperanto-kurso okazigita en julio en Pekino. Ekde la 8-a de oktobro 21 geknaboj eklernos Esperanton en Infana Esperanto-Kurso en Haidian-distrikto.

(Zhao Guangzhou)