|    La gvida Esperanta 
              artkonkurso, la Belartaj Konkursoj de UEA invitas partoprenantojn 
              por la 58-a fojo. La rezultojn oni anoncos en la 92-a Universala 
              Kongreso en Jokohamo. Partopreno estas libera al ĉiuj kaj ne ligita 
              al partopreno en la UK. La konkursaĵoj devas esti novaj kaj, escepte 
              de la infanlibroj, antaŭe ne publikigitaj en ajna formo. Krome validas 
              jenaj kondiĉoj:
              -- Poezio: Maksimuma longo ne fiksita. 
              Tri premioj.
              -- Prozo: Maksimuma longo 200×65 karaktroj. 
              Tri premioj.
              -- Teatraĵo: Maksimuma longo ne fiksita. 
              Tri premioj.
              -- Eseo: Teme ligita kun Esperanto aŭ 
              kun la temo de la UK. Premio "Luigi Minnaja" kaj du aliaj 
              premioj.
              -- Kanto: Teksto kaj melodioj povas esti 
              de malsamaj aŭtoroj. La melodion oni povas sendi KD-e, rete, sonbende 
              aŭ skribe (notoj), la tekston rete aŭ papere. Premio "An-Song-san" 
              kaj du aliaj premioj.
              -- Filmo: Teme ligita kun Esperanto aŭ 
              kun la kongresa temo. Daŭro inter 15 kaj 60 minutoj. Tri premioj.
              -- Infanlibro de la Jaro: Originala aŭ 
              tradukita libro (alia ol lernolibro), presforme aperinta en 2006. 
              Unu premio.
              Oni rajtas sendi maksimume tri konkursaĵojn 
              por sama branĉo. Por poezio, prozo, teatraĵo, eseo oni sendu ilin 
              en unu ekzemplero; por kanto oni sendu en kvar ekzempleroj se KD-e 
              aŭ sonbende; por la infanlibra branĉo en tri ekzempleroj. Ĉiuj alvenu 
              plej laste la 31-an de marto 2007. Por filmo oni sendu po unu ekzempleron 
              ĝis la 1-a de julio 2007.
              Ĉion oni adresu al: Belartaj Konkursoj 
              de UEA, ĉe Michela Lipari, Viale Giulio Cesare 223, IT-00192 Roma, 
              Italio; rete <michela.lipari@tiscali.it>.
              La konkursaĵoj (krom infanlibroj) estu 
              pseŭdonimaj. La vera nomo kaj adreso estu en aparta koverto. Se 
              eble, oni aldonu 5 internaciajn respondkuponojn por ĉiu branĉo, 
              en kiu oni konkursas. Se oni sendas la konkursaĵojn rete, oni indiku 
              la elektitan pseŭdonimon.
              Premioj: Unua premio: 230 eŭroj; dua premio: 
              161 eŭroj; tria premio: 92 eŭroj; Nova Talento (por la plej bona 
              konkursanto neniam premiita) 161 eŭroj; Infanlibro de la Jaro: 483 
              eŭroj.
              Publikigo: La rajto je la unua presigo 
              de la premiitaj verkoj apartenas al UEA, kiu ankaŭ poste rajtos 
              aperigi ilin senpage en antologio de la Konkursoj.
              Detala regularo haveblas ĉe UEA, Nieuwe 
              Binnenweg 176, 3015 BJ Rotterdam, Nederlando, aŭ rete ĉe <uea@co.uea.org>. 
              Ĝi legeblas ankaŭ en la TTT-ejo <www.uea.org>.
              (El Gazetaraj Komunikoj de UEA) 
              
              
          
  |