Laŭ la propono
de la prezidanto de la Belartaj Konkursoj de UEA prof. Humphrey
Tonkin kaj de la sekretario Michela Lipari, la Estraro de UEA kompletigis
la ĵurion de la poezia branĉo per du novaj juĝantoj. Temas pri du
pintaj reprezentantoj de la juna generacio de Esperantaj poetoj,
Mao Zifu el Ĉinio kaj Jorge Camacho el Hispanio. La aliaj ĵurianoj
estas Carmel Mallia el Malto kaj Roberto Passos Nogueira el Brazilo.
(El Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|