La filmo "Vizito
al la Centra Oficejo", preparita omaĝe al la 50-jariĝo de CO
en Roterdamo okupis la 3-an lokon en la tutslovakia konkurso en
amatora video-kreado: VIDEOAMA, kiu okazis en la slovaka urbo Piešlany
la 8-an kaj la 9-an de septembro 2006.
La filmo estis subtekstigita en la slovakan
kaj (kompare kun originala 25 min. versio) mallongigita kaj aligita
al la kategorio "dokumentaj filmoj - ĝis 10 min.".
(Peter Baláž, reĝisoro de la filmo)
|