Invitite
de la Korea Esperanto-Asocio, mi partoprenis en la 38-a Korea Kongreso
de Esperanto en Pohang, Koreio, 14-15. 10. 2006.
En
la 11-a de oktobro mi flugis al Koreio kaj unue restis en ĝia ĉefurbo
Seulo tri tagojn. En la 14-a frumatene, kun la afabla helpo kaj
akompano de D-ro Lee Young-Koo, prezidanto de la Korea Esperanto-Asocio,
mi veturis per trajno rekte al la kongresurbo Pohang.
En la kongresa akceptejo, mi faris registradon.
Estis mirinde kaj emociege por mi, ke KEA donis al mi nomŝildon
kun NO 01 por honorigi min. Kun dankemo mi akceptis ĝin per ambaŭ
manoj. Jen, mi ekhavis pli da eterna Esperanta memoraĵo.
Ĉe la solena inaŭguro, nome de s-ro Chen
Haosu, prezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo, mi laŭtlegis salutleteron
al la 38-a Korea Kongreso de Esperanto. Mi persone partoprenis en
la kongreso kaj propraokule vidis ĝian tutan procezon. Laŭ la enhavriĉaj
programeroj, ĝi estis kvazaŭ eta UK-o. Resuminte la dutagajn aktivadojn
de la kongreso, mi opiniis, ke la kongreso estis modesta, fruktodona
kaj plensukcesa. La valoro de la kongreso povas esti pruvita per
la cifero—131 partoprenantoj, inter kiuj du el Ĉinio kaj 5 el Japanio,
per la konciza sed trafa kongresa temo: La rolo de Esperanto por
kontribui al regiona komunumo, per celebrado de 100-jariĝo de Esperanto
en Koreio, per memorigo pri pioniroj de la korea Esperanto-movado
per emisio de 10 poŝtkartoj, per postkongresa poŝtmarka ekspozicio,
ktp.
Mi
ege ŝatis kaj plenplezure ĝuis la kongresan amikan atmosferon. En
la kongreso mi revidis malnovajn amikojn kaj kontaktis la novajn.
El miaj amikoj d-ro Kim Young-Myung estas mia plej malnova konato.
Kun li mi amikiĝis en UK en 1982, multe pli frue antaŭ ol la stariĝo
de la diplomatiaj rilatoj inter Ĉinio kaj Koreio en 1992. De 1982
ĝis nun nia kontaktado neniam interrompiĝis. Vidu, kia estas la
amikeco inter ni esperantistoj. Multaj koreaj esperantistoj-amikoj
jam unufoje aŭ plurfoje vizitis Ĉinion, ili amikiĝis kun multaj
ĉinaj esperantistoj. Ili petis min transdoni salutojn al tiuj, kiujn
ili konis. Samideanino kun Esperanta nomo Natura eĉ povis unuspire
eldiri multajn nomojn de niaj ĉinaj esperantistoj. Dum la kongreso
mi sentis min kvazaŭ naĝanta en la amikeca maro.
En Pohang, krom ĉeesto en la kongreso,
kongresanoj ankoraŭ vizitis Posco-muzeon. Posco estas la plej granda
ŝtal-entrepreno en Koreio, kun plej progresintaj produkt-teknikoj
en la mondo. Vizitantoj rigardis ĝian laminatejon ege grandan, tamen
tie estas neniu laboristo, ĉio iras aŭtomate kaj ĉenlabore.
Post la kongreso ni vizitis poŝtmarkan
ekspozicion, aranĝitan de Pohang-urba Poŝtejo, speciale por respondi
al la Esperanta kongreso.
Antaŭ ol mi revenis al Seulo en la 16-a,
iu diris al mi: Se mi ne iros rigardi Gyeongyi, do tio signifas,
ke vana restos mia vizito al Koreio. Tial survoje de Gyeongyi al
Seulo mi iris tien kaj vizitis tri vidindaĵojn. Tie mi restis nur
du horojn. Gyeongyi, antikva urbo kun historio de pli ol mil jaroj
estas mirinda kaj kvieta loko, bone protektata, sen industrio, sen
altaj domegoj. Ĝi nun estas akceptata kiel Monda Kultura Heredaĵo
en Koreio.
En Seulo mi vizitis la oficejon de la
Korea Esperanto-Asocio, kie laboras profesia oficistino Min Hyeon-Kyeong.
Krome, s-ro Lee Jung-Kee, mia malnova amiko, akceptis min en sia
Seula Esperanto-Kulturcentro. Laŭ lia peto, mi donis lecionon hore
en la de li gvidata Esperanto-kurso kun 58 gestudentoj en Hankook
Universitato de Fremdlingvaj Studoj.
Post
mia semajna restado ĉe koreaj esperantistoj-amikoj, mi ricevis profundan
impreson: Esperanto-movado en Koreio estas vigla, kaj tie multaj
aktivaj esperantistoj faras grandan kontribuon kaj dediĉas grandan
energion por Esperanto-afero.
Dum mia tuta restado en Koreio, d-ro Lee
Joung-Koo tre amike traktis min, kaj bone prizorgis min. Sen liaj
helpoj mi povis fari nenion. Ĉi-tie estas malfacile por mi esprimi
al li mian dankon per kelkaj vortoj.
En la 18-a de oktobro kun sincera kaj
samideana dankemo mi malvolonte adiaŭis koreajn esperantistojn.
Mi diris en la koro: Ĝis revido, miaj karaj! Bonfarton kaj ĉion
bonan al vi! Brilan prosperon al via Koreio!
|