Okaze
de la "Eŭropa Tago de la Lingvoj", okazis en la Internacia
Studumo pri Turismo kaj Kulturo de Bydgoszcz (Pollando) speciala
aranĝo, kun prelegoj pri tiu temo. La gestudentoj el diversaj landoj
de kvar kontinentoj skribis sur la tabulon la frazon "Mi amas
vin" en la lingvoj de ili parolataj. Finfine oni kolektis ĉirkaŭ
25 lingvojn, inter kiuj troviĝis la rusa, pola, franca, angla, portugala,
hispana, germana, albana, valencia, lingvoj el Afriko kiel diola,
wolof, ŝona, suahili, joruba, aziaj kiel ĉina kaj mongola, ktp.
La geprofesoroj kaj reprezentantoj de
la studentaro rimarkis la gravecon protekti la diversajn lingvojn
kaj kulturojn de la mondo, trezoro de la homaro.
Augusto Casquero
|