Per oficiala
alvoko pri kandidatoj por la elekto de komitatanoj B, en la novembra
numero de la revuo "Esperanto", komenciĝis la renovigo
de la gvidorganoj de UEA por la trijara oficperiodo 2007-2010. La
procezo kulminos en la Jokohama UK per la elekto de la Estraro de
UEA fare de la Komitato, kies nova konsisto ekoficos en la sama
UK.
La komitatanoj B reprezentas en la supera
organo de la Asocio la individuajn membrojn. Oni elektos unu komitatanon
B por ĉiu komencita milo da individuaj membroj laŭ la nombro en
la antaŭelekta jaro. En la nuna Komitato estas ses komitatanoj B,
sed en la nova Komitato estos por ili sep lokoj, ĉar intertempe
la nombro de individuaj membroj denove superis 6000.
Minimume dek individuaj membroj de UEA,
kiuj reprezentas minimume tri landojn, rajtas proponi kandidaton.
Tiu ĉi devas skribe akcepti la kandidatigon kaj deklari siajn movadajn
celojn. La akcepto kaj deklaro rajtas kune ampleksi maksimume 150
vortojn. La kandidatigoj devas atingi la Centran Oficejon de UEA
ĝis la 28-a de februaro 2007. Validaj estas nur dokumentoj kun originalaj
subskriboj. Retpoŝta aŭ faksa sendo de kandidatigoj ne estos valida.
Se la nombro de kandidatoj superos sep, la individuaj membroj elektos
la komitatanojn B per poŝta balotado.
En la antaŭkongresa periodo estos elektataj
ankaŭ la komitatanoj A por reprezenti la aliĝintajn landajn kaj
fakajn asociojn, kiuj havas minimume 100 membrojn. La aliĝintaj
asocioj kun malpli ol 100 membroj rajtas nomumi observanton. La
komitatanoj A kaj B rajtas kompletigi la Komitaton elektante komitatanojn
C, kies partoprenon en la Komitato ili trovas utila pro iliaj specialaj
spertoj kaj kapabloj. La nombro de komitatanoj C rajtas esti maksimume
kvarono de la nombro de komitatanoj A kaj B.
La elektadon de la komitatanoj B gvidas
la Ĝenerala Direktoro, de kiu interesitoj povas peti informojn kaj
konsilojn pri la proceduro. Li ankaŭ donos instrukciojn al la aliĝintaj
asocioj pri la elekto de komitatanoj A kaj observantoj. La elektadon
de komitatanoj C kaj de la Estraro gvidas la Elekta Komisiono, kies
membroj estas Istvan Ertl (Luksemburgio), Janez Jug (Slovenio),
Lee Chong-Yeong (Korea Respubliko) kaj Edvige Tantin Ackermann (Italio).
(el Gazetaraj komunikoj de UEA)
|