Dum la 92-a
UK en Jokohamo okazos la 60-a sesio de Internacia Kongresa Universitato,
kie rajtas lekcii universitataj profesoroj kaj personoj kun simila
kvalifiko.
UEA invitas tiajn personojn rete aŭ papere prezenti siajn proponojn
pri prelegoj al la sekretario de la IKU-komisiono, prof. d-ro Christer
Kiselman, <kiselman@math.uu.se>, Poŝtkesto 480, SE-751 06
Uppsala, Svedio, plej laste 2007-01-31.
Okazos ankaŭ studsesio de la Akademio
Internacia de la Sciencoj (AIS) kunlabore kun UEA. Membroj de AIS
estas invitataj proponi kurson, kies unua lekcio funkcios samtempe
kiel IKU-prelego.
Propono enhavu mallongan (ĉ. duonpaĝan)
resumon de la prelego en Esperanto kaj koncizan (ĉ. duonpaĝan) biografieton
kun persona bibliografio.
Aparte bonvenaj estos prelegoj rilataj
al la kongresa temo, kiu estas "Okcidento en Oriento: akcepto
kaj rezisto". La samo validas por junaj kandidatoj kaj tiuj
kiuj ankoraŭ ne prelegis en iu IKU.
Ĉiu preleganto devas esti kongresano kaj
mem zorgi pri sia aliĝo. Prelego estos rekompencita per modesta
honorario. Ĉiu proponinto estos informita pri la decido de la Estraro
de UEA plej laste 2007-04-15 kaj, kaze de akcepto, sendu sian tekston
al la Centra Oficejo plej laste 2007-05-31. Pliaj detaloj troviĝas
en la IKU regularo, kiu estas rete konsultebla ĉe <http://uea.org/dokumentoj/iku_regularo.html>.
(el Gazetaraj komunikoj de UEA)
|