La
konata ĉijara kulturpremio FAME -- kun 5.000 eŭroj -- de la urbo
Aalen estis aljuĝita al Germana E-Centro + E-Societo Sudharco en
la Esperanto-urbo Herzberg.
La urbestro de Herzberg s-ro Gerhard Walter
mem bonhumore kaj fiere prezentis la laŭdadon en la urba biblioteko
de Aalen. La prezidanto de FAME-fondaĵo s-ro Herbert Mayer (estro
de la Esperanto-Muzeo en Vieno) kaj la prezidanto de la Germana
E-Asocio Andreas Emmerich ege laŭdis la konstantan kaj sukcesan
aktivadon en Herzberg.
Gerhard Walter, kiel urbestro de la oficiala
Esperanto-urbo nun eklernas Esperanton.
|