Post la disvastiĝo
de la informo pri ebla ĉesigo de la Esperanto-elsendoj de Pola Radio
jam multaj esperantistoj kaj Esperanto-organizaĵoj skribis al la
Pola Radio aŭ al la ambasado de Pollando en sia lando por apogi
la daŭrigon de la elsendoj. Nome de UEA prezidanto Renato Corsetti
pledis ĉe la pola ministro pri eksterlandaj aferoj, s-ino Anna Fotyga,
kaj ĉe la prezidanto de Pola Radio, s-ro Krzysztof Czabanski, por
certigi la estontecon de la elsendoj.
En sia letero prezidanto Corsetti referencis
al la ligoj inter Esperanto kaj Pollando, kaj emfazis la valoron
de la Esperanto-elsendoj el diversaj vidpunktoj. "La Esperanto-elsendoj
portis al Pollando multe da novaj, fidelaj amikoj, kiuj pozitive
influas al publika opinio pri Pollando en sia vivmedio. Por multaj
el ili Pollando fariĝis ŝatata vojaĝ-celo kaj ankaŭ alimaniere ili
pli profunde konatiĝis kun la lando, ne malofte eĉ lernis la polan
lingvon. Por multaj aliaj pozitiva sinteno al Pollando estas parto
de ilia mondbildo", skribis Corsetti.
UEA instigas esperantistojn kaj iliajn
organizaĵojn multnombre skribi al la Pola Radio kaj, nacilingve,
al reprezentejoj de Pollando por apogi, ke Pola Radio daŭre elsendu
en Esperanto. Retmesaĝojn al la Pola Radio oni povas sendi al <esperanto@polskieradio.pl>
kaj telefaksojn al la numero: + 48 22 6453952. La strata adreso
por paperaj leteroj estas: Pola Radio, Esperanto-Redakcio, Al. Niepodleglosci
77/85, PL-00-977 Warszawa, Pollando.
Adresoj de la polaj reprezentejoj en eksterlando
troviĝas en:
http://www.msz.gov.pl/Polish,Missions,Abroad,2143.html>.
En la retejo de la Esperanto-redakcio
aperas utilaj informoj pri la elsendoj kaj tekstoj de diversaj programeroj.
La adreso estas <http://www.polskieradio.pl/polonia/eo/>.
Kvankam plenaj Esperanto-elsendoj ne estas
aŭskulteblaj rete, la populara Leterkesto estas aŭdebla ĉe <http://www.polskieradio.pl/polonia/article.asp?tId=44202&j=7>;
<http://uea.org/dokumentoj/komunikoj/gk.php?no=246>
(El Gazetaraj Komunikoj de UEA)
|