Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Esperanto-seminario pri Turismo de 2006 en Haikou

La 18-an de novembro malfermiĝis Esperanto-seminario pri Turismo de 2006 en Haikou de Hainan, la plej suda provinco de Ĉinio. Ĝin partoprenis ĉirkaŭ 70 esperantistoj el 18 provincoj, urboj kaj aŭtonomaj regionoj de Ĉinio, kaj franca samideano vojaĝanta en Ĉinio. La 5-taga seminario temas pri turismo pere de Esperanto kaj aplikado de Esperanto en turismo.

Posttagmeze de la 18-a de novembro 6 esperantistoj prelegis pri la seminaria temo kaj rakontis pri siaj personaj spertoj en turismo. Krome ili ankaŭ traktis retan edukadon kaj Esperantan literaturon kaj akcentis uzon de Esperanto en E-aranĝoj aŭ agadoj.

La 19-21-an ili vizitas vidindaĵojn en Haikou kaj Sanya de Hainan-provinco.

(Liu Zijia)