Estimata
prezidanto:
Kun granda surprizo kaj bedaŭro ni infomiĝis,
ke la Esperanto-programo de Pola Radio eble malaperos baldaŭ. Ni
ne volus kredi, ke tio estas vera.
Ĉiuj scias, ke Pollando estas hejmloko
de Esperanto kaj pere de Esperanto polaj esperantistoj faris kontribuon
al la mondo ne nur en mondmilita periodo sed ankaŭ en la paca tempo.
Por diri sincere, malmultaj ĉinoj konas
la polan lingvon, tamen Esperanto ebligis al ĉinaj esperantistoj
legi viajn literaturajn verkojn jam sufiĉe frue. Kiam ni ĝuis la
mondfaman tri voluman romanon de Bolestaw Prus "La Faraono",
Esperantigitan de K. Bein, ni ne povas ne danki Pollandon, kiu donacis
al la mondo tiel elstarajn esperantistojn, kiaj Zamenhof, Privat,
K. Bein, Grabowski.
En la pasintaj 47 jaroj, post fondiĝo
de la Pola Radio en Esperanto, dank' al diligenta laboro de Esperanto-redaktistoj
ni, ĉinaj esperantistoj, multe informiĝis pri politiko, ekonomio,
kulturo kaj popola vivo de via lando. Pollando fariĝis ne plu malproksima
kaj fremda, sed intima kaj alloga, kaj sufiĉe da nombro da ĉinoj
jam vizitis vian landon. La redaktoroj de Esperanta elsendo de Pola
Radio estas kvalifikitaj. Ili viglis en diversaj Esperantaj renkontiĝoj
kaj komunikis amikecon de via lando al alilandaj popoloj. Pro sia
alta lingvonivelo kaj profesia devokonsico ili ĝuas grandan reputacion
en la tuta Esperantujo kaj per tio honorigis ankaŭ vian landon.
Se tiu bonkvalita Esperanto-elsendo malaperus,
tio certe ĉagrenus ĉiujn esperantistojn de la mondo, kiuj havas
amikan senton por via lando. Tial ni petas vian afablecon konsideri
nian opinion, kiam vi decidos ĝian sorton.
Kun varmaj salutoj kaj sinceraj bondeziroj,
Sincere Via, Yu Tao
vicprezidanto de Ĉina Esperanto-Ligo
vicĉefredaktoro de El Popola Ĉinio
|