Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Bonvolu sendi kuraĝigan poŝtkarton al franca E-klubo

La 5-an de oktobro, mi sukcesis starigi Esperantan klubon en mia kolegio. Ĉiuĵaŭde, de la 17-a ĝis la 18-a horo partoprenas la kurson 6 personoj: 4 gelernantoj kaj 2 geinstruistoj.

Por pruvi, ke Esperanto estas vivanta lingvo, mi petas de la tutmonda esperantistaro sendi kuraĝigan poŝtkarton al la suba adreso. Sur tutmondan mapon mi fiksos kolorajn pinglojn por signi de kie venas la ricevitaj poŝtkartoj. Ni montros la tuton dum publika tago en marto 2007. Jen la adreso: Institution Notre Dame -St Vincent, Club d'Esperanto (D.Baron), 30 rue Delperier, BP 5813, 37058 Tours Cedex 1, Francio.

(Dominique)