Mi invitas
vin viziti kaj diskonigi la novigitan retejon de Rondo Familia <http://uea.org/rondo_familia/>.
Viaj komentoj kaj proponoj pri ĝi bonvenas.
En la nova paĝo de RF vi trovos i.a. la
novan retejon de la iama "Cirkulaĵo", nun "Familia
Esperanto". Ĝia nova redaktoro, Claude Rouget <claude @
poluso.net> atendas viajn kontribuojn por la unua reta numero.
Bv. diskonigu ankaŭ tion inter viaj E-konatoj.
Bonvenas familiaj rakontoj, fotoj, spertoj
de kaj informoj pri Esperanto-renkontiĝoj, lingvaj rimarkoj aŭ demandoj,
ludoj ktp.
(Amri Wandel <amri@huji.ac.il>)
|