|    Kun granda 
              ĝojo mi informas vin kaj ĉiujn esperantistojn kaj amikojn de Esperanto, 
              ke post kelkjardekaj klopodoj Esperanto-Ligo en Israelo sukcesis 
              atingi la jenan celon: "Apero de la unua oficiala Esperanta-Zamenhofa 
              poŝtmarko en Israelo".
              La emisio okazos la 17-an de decembro 
              en 2006. Sur la pm. aperas portreto de L. L. Zamenhof dezajnita 
              en Esperanto-teksto. 
             Samtage ĝi estos stampata per unuataga 
              porokaza stampo (interalie sur UTK), kaj iom poste aperos ankaŭ 
              memorfolio, kiu surhavos la samajn poŝtmarkon kaj stampon.
              Menciindas, ke la Israela Filatela Servo 
              akceptis la peton aperigi poŝtmarkon okaze de la 120-a datreveno 
              de la naskiĝo de Esperanto kaj la 90-a datreveno de la forpaso de 
              Zamenhof precipe danke al klopodoj de la israela esperantistino 
              Malka Zemeli.
              Pri la rilatoj kun la emisianta instanco 
              respondecas Jehoŝua Tilleman, ĉefdelegito de UEA en Israelo, kiu 
              okupiĝadis kune kun Malka Zemeli pri ĉiuj teknikaj detaloj kaj daŭre 
              okupiĝos pri la disvendado de la poŝtmarkoj kaj la kromproduktoj 
              inter la esperantistoj.
              (Josef Ŝemer <jshemer@actcom.net.il>) 
              
              
              
              
              
              |