Poemoj
de Du Fu, ĉina granda poeto en Tang-dinastio (618-907), eldoniĝis
post jaroj da klopodado de Shi Chengtai, kiu kolektis 182 tradukojn
por 158 poemoj sub 126 titoloj. Pro la vaste konata malfacileco
por papera eldono, portempe ni aperigis la poemaron en formo de
eLibro farita de Hu Guozhu, kaj enretigis ĝin en la paĝo de eLibro
de Guozhu.
Nun nia estimata veterana s-ano Li Sen
eldonis tiun poemaron en la nomo de la Esperanto-Asocio de Interna
Mongolio, Ĉinio.
 La
libro Poemoj de Du Fu havas ĉ. 200 paĝojn kun 8 belaj ilustraĵoj
ĉinstilaj. Ĝiaj 9 tradukintoj estas el 4 landoj, ili estas Gerrit
Berveling, Hu Guozhu, Keis Long, Laŭlum, Ossaka Kenĵi, Shi Chengtai,
Vejdo, Xie Yuming kaj S.J. Zee.
Samideanoj, kiuj deziras mendi la poemaron,
povas turni sin al la eldonanto Li Sen. Kontaktiĝu kun li per retadreso:
<gaols720@163.com>.
(Shi Chengtai)
|