Unua paĝo >> E-Novaĵoj


Bona progreso de aliĝoj al Jokohamo

Laŭ statistiko de la 18-a de decembro, la 92-a UK en Jokohamo (4-11 aŭgusto 2007) nombris 540 registritajn aliĝintojn el 43 landoj. Iom pli ol duono (285) de la ĝisnunaj aliĝintoj estas japanoj. Statistikaj informoj pri aliaj landoj ankoraŭ ne estus adekvataj. Pro amasiĝo de aliĝoj je la fino de la unua kotizperiodo, la 31-a de decembro, la laŭnombra ordo de landoj aspektos baldaŭ malsame ol nun, kiam la unuopaj nombroj ankoraŭ estas malgrandaj.

(el Gazetara Komuniko de UEA)