Sep bibliotekoj
ricevis subvenciojn de la fondaĵo Biblioteka Apogo Roma kaj Poul
Thorsen je la suma valoro de 1250 eŭroj. La subvencioj estas donataj
kiel libroj laŭ la dezirlistoj, kiujn la bibliotekoj sendis kun
siaj petoj. Po 250-eŭran subvencion ricevis la Brazila Sekcio de
ILEI, Interkultura Centro Herzberg (Germanio), Pakistana Esperanto-Asocio
kaj La Ondo de Esperanto (Rusio). Esperanto-Biblioteko de Kuzerano
kaj Pireneoj (Francio) povis pliriĉigi sian kolekton por 100 eŭroj.
La bibliotekoj de la Kultura Domo de Esperanto, konata kiel Kastelo
Greziljono (Francio), kaj Vicenza Esperanto-Centro (Italio) ricevis
po 75 eŭrojn.
Subvencioj de la Biblioteka Apogo estas
disdonataj ĉiujare ekde 1997, kiam UEA ricevis mondonacon por tiu
celo de ges-roj Thorsen, ambaŭ forpasintaj en la jaro 2006. Ĝis
nun la fondaĵo disdonis subvenciojn por 14000 eŭroj. Petoj pri subvencioj
en 2007 devos atingi la Centran Oficejon ĝis la 15-a de oktobro.
Kun la peto necesas sendi liston de dezirataj libroj, kiuj estu
ordigitaj laŭ dezirindeco.
Nova retpaĝaro dediĉita al la vivo kaj
verkaro de Poul Thorsen troviĝas ĉe la adreso: <http://www.poulthorsen.dk>.
(el Gazetara Komuniko de UEA)
|