Pro daŭra
plialtiĝo de sendokostoj la Libroservo de UEA ne plu povas reteni
sian regulon, laŭ kiu ĝi fakturas por sendokostoj minimume 2,25
eŭrojn. Tiu minimumo validas jam pli ol 25 jarojn, ekde junio 1981.
Fakte ĝi eĉ estis malaltigita en 1999, kiam la financa administrado
de UEA transiris al eŭroj. Antaŭe temis pri 5 nederlandaj guldenoj,
kio nominale egalas al 2,27 eŭroj, sed tiun malrondan sumon oni
trovis tro nekomforta por praktika uzo. La reala valoro de 5 guldenoj
el 1981 intertempe jam estas preskaŭ 5 eŭroj.
Ekde la 1-a de januaro 2007 la minimumaj
sendokostoj estos 4 eŭroj. Sen ŝanĝo validos plu la baza regulo,
laŭ kiu la libroservo fakturas por ekspedo 10% de la mendosumo.
Sekve la plialtigo de la minimuma krompago koncernos nur mendojn
sub 40 eŭroj.
Alia ŝanĝo estas, ke ekde januaro 2007
ankaŭ la klientoj en Bulgario kaj Rumanio devos pagi aldonvaloran
imposton pro la aliĝo de siaj landoj al Eŭropa Unio. La imposto
estas 6% por libroj kaj periodaĵoj, 19% por aliaj varoj.
La Libroservo de UEA estas finanta bonan
jaron. Du semajnojn antaŭ la fino de la jaro ĝiaj vendoj sumiĝis
je pli ol 129 000 eŭroj, kio jam superas la finan sumon de la antaŭa
jaro (128 021) kaj ankaŭ la sumon buĝetitan por la nuna jaro (125
000).
(el Gazetara Komuniko de UEA)
|