|
|
Septembro |
01-10: |
Montara Esperanta Septembro en vilaĝo Zajowa, Pollando. Kunorganizaĵo de Krakova Societo Esperanto kaj Silezia Esperanto-Asocio (tel.: +48 606 995113; retpoŝto: <pomer@prawo.uni.wroc.pl>) |
06-09: |
Berlina Arbara Renkontiĝo, BARO, en Bad Münder, inter Hannover kaj Hameln, Germanio. En la arbaro, tial ideala por familioj kun etaj infanoj (Andi Münchow, Oberstrasse 15, DE-30167 Hannover, Germanio; TTT-paĝo: <http://www.krokodilo.de/baro/baro.php>; retpoŝto: <DL8oap@gmx.net>) |
12-16: |
La 16-a konferenco de IKEK (Internacia Komunista Esperanto-Kolektivo) en Dobřichovice apud Prago, Ĉeĥio (retpoŝto: <dieter.rooke@tiscali.ch>) |
16: |
10-a Esperanta Renkontiĝo de Taguatinga. Temo: Esperanto en la ĉefurbo de Brazilo (Taguatinga Esperanto-Klubo; retpoŝto: <tek.esperanto@ig.com.br>) |
21-23: |
Nord-Pacifika Okcidenta Regiona Esperanto-Konferenco por Ameriko (NOREK) en la regiono de Viktorio, la ĉefurbo de la Kanada provinco Brita Kolumbio (Wally du Temple, 765 Braemar Avenue, North Saanich B.C., Kanado, V8L 5G5; retpoŝto: <esperanto@shaw.ca>) |
21-23: |
XXIII. Artaj Konfrontoj en Esperanto “ARKONES”. Granda manifestacio de Esperanto-kulturo en Poznań, Pollando. Pararele kun ĝi okazas studsesio de interlingvistiko en Esperanto ĉe la Universitato de Adam Mickiewicz (tel.: +48-509-400-317; TTT-paĝo: <http://www.arkones.org/>; retpoŝto: <arkones@esenco.org>) |
21-30: |
Konferenco de Ĉeĥa Esperanto-Asocio en Svitavy, Ĉeĥio (retpoŝto: <podhradska@volny.cz>) |
24-30: |
InPaSem 2007 (Internacia Paroliga Semajno), kurso por komencintoj kaj seminario por jamaj parolantoj en Dobřichovice apud Prago, Ĉeĥio (KAVA-PECH -- v. 30 jun.; TTT-paĝo: <http://www.kava-pech.cz/inpasem>) |
28 sep. |
-03 okt.: TORPEDo-3, Tutlandaj Pedagogiaj Tagoj en Herzberg, Germanio. Fakprelegoj, fakseminarioj, spertointerŝanĝo pri instruado de Esperanto, laborkunsidoj (AGEI, landa sekcio de ILEI). Ĉeftemo: Utiligo de modernaj metodoj, novaj instruhelpiloj kaj aparatoj por pli efika instruado. Invitita kursgvidanto: Atilio Orellana Rojas: Csehmetodo. Ekzamenoj de ILEI/GEI (ICH -- v. 06 mar.) |
29 sep. |
-06 okt.: 15-a Internacia Esperanto-Semajno de la Kulturo kaj Turismo, sub la aŭspicioj de Hispana Esperanto-Muzeo, en la apudmara kataluna vilaĝo Tossa del Mar (Girona), Hispanio. Kursoj, ekskursoj, prelegoj (Luis Serrano Pérez, Apartat 423. ES-08200 Sabadell (Barcelona), Hispanio; tel.: (34) 93 727 50 21; TTT-paĝo: <http://personales.ya.com/semajno>; retpoŝto: <luis_serrano@mixmail.com>) |
|
|
|
|
|