Aktualajhoj Unua paĝo >> Esperantujo >> Kalendaro


Aprilo
03-05:
4-a Sabla Printempo en Písek, Ĉeĥio. Trejnseminario "Esperanto en Interreto", Lingva festivalo, turisma kaj muzika programoj. Ret-poŝto: esperanto.pisek@seznam.cz.
03-06:
2-a Mezorienta Kunveno en İznik, Turkio. Renkonti samideanojn, partopreni diskutojn, aŭskulti prelegojn kaj turismumi en belega ĉirkaŭaĵo, kun mezorientanoj kaj alimondpartanoj! * Renato Corsetti, Murat Özdizdar, Tom Juval. TTT-paĝo: http://arabujo.afriko.org/mk/starto.php; ret-poŝto: mezorienta.kunveno@gmail.com.
08-14:
33-a IJF (Internacia Junulara Festivalo) en Giulianova, Italio. La tradicia paska renkontiĝo organizata de la Itala Esperantista Junularo pritraktos ĉi-jare la temon "Eŭropa integriĝo". * IEJ, Michael Boris Mandirola, TTT-paĝo: http://iej.esperanto.it/ijf/2009/; ret-poŝto: ijf.admin@esperanto.it.
09-12:
Kekso en Creglingen, Germanio. Renkontiĝo por junuloj inter 15-25 jaroj kaj sen partoprenkotizo, ĉar ĝi estas subvenciata! * Kekso, Am Kreuzberg 5, DE-63776 Mömbris, Germanio. TTT-paĝo: www.esperanto.de/kej/sub_18.html; ret-poŝto: jampgade@web.de.
10-17:
25-a PSI (Printempa Semajno Internacia) en St. Andreasberg, Germanio. Granda paska renkontiĝo por la tuta familio, paroj kaj unuopuloj en ĉiu aĝgrupo. * Jörg Gersonde, Hermann-Wäschke-Str. 31, DE-06366 Köthen, Germanio; tel.: +49(0)34 96-55 85 17, +49(0)18 050-55 11 00 29 72; TTT-paĝo: www.esperanto.de/psi/; ret-poŝto: psi@esperanto.de.
11-14:
64-a Kongreso de SAT-Amikaro en Pau, Francio. SAT-Amikaro, franclingva LEAO de SAT. Adr.: OKK SAT-Amikaro, 40 rue Pasteur, FR-64000 Pau, Francio; TTT-paĝo: www.esperanto-sat.info/rubrique101.html; ret-poŝto: satamikaro2009@gmail.com.
11-18:
FRInGoj 2009 en Baugé, Francio. Adr.: Elisabet' Barbay, 25 allée Gabriel Fauré, FR-93140 Bondy, Francio; tel.: +33(0)1 48 4723 87; ret-poŝto: Eliz.Barbay@wanadoo.fr.
14-18:
Printempa staĝo en Kvinpetalo. Preparado al kapableco (pedagogio) kun Renée Triolle, al Atesto pri supera lernado (literaturo) kun MH Desert, unuagrada kurso (B. Lagrange). Adr.: Kvinpetalo, FR-86410 Bouresse, Francio; tel.: +33 5498074; TTT-paĝo: www.kvinpetalo.org; ret-poŝto: informoj@kvinpetalo.org.
14-19:
Printempa lingva seminario de AEH en la pensiono Espero en Skokovy, Ĉeĥio. Ret-poŝto: nechvilep@seznam.cz.
17-20:
90-a Brita Kongreso. Celebru la 150-an naskiĝdatrevenon de D-ro Zamenhof en la kongresejo Sarum College, Cathedral Close, Salisbury. Adr.: Esperanto-Asocio de Britio, Esperanto House, Station Road, Stoke-on-Trent, ST12 9EJ Britio; TTT-paĝo: http://esperanto-gb.org/eab/eab_events.htm; ret-poŝto: eab@esperanto-gb.org.
18-19:
Esperanto-Semajnfino Monterrey en Guadalajara, Meksiko. Regiona Semajnfino por Esperanto-parolantoj kaj interesitoj. * Denice Maldonado. TTT-paĝo: www.esperantomexico.org; ret-poŝto: aprilo2009@esperanto-mexico.org.
18-26:
34-aj Esperanto-Tagoj de Bydgoszcz kun 32-a AKB-Sesio kaj Internacia Kurso por Esperanto-vojaĝgvidantoj en Bydgoszcz, Pollando. Adr.: Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo, str. M.Skłodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando; tel.: (+48052)3461151; ret-poŝtoj: esperanto-turismo@wp.pl, andreo@rubikon.net.pl.
20-24:
Printempa staĝo en Kvinpetalo. Naturkuracado kun Harald Schicke. Muziko kaj danco el Koreio kun Song Ĝong-Ok.
24 apr
-03 maj: 30-a Internacia Riverirado per kanuoj sur Tibero de Citta' di Castello ĝis Romo. Neesperantista aranĝo, sed kun la eblo organizi E-renkonton. Facila rivero, sufiĉas bona naĝkapablo sen antaŭa sperto pri kanuo. Ret-poŝto: sandro@kri.it.
25:
Malferma Tago. CO de UEA.
25-26:
Jarkunveno de Dana Esperanto-Asocio, Danio. Adr.: Dana Esperanto-Asocio, Vestavej 4, DK-2770 Kastrup, Danio. TTT-paĝo: www.esperanto.dk; ret-poŝto: dea@esperanto.dk.
27 apr
-02 maj: Printempa staĝo en Kvinpetalo. Semajnfina renkontiĝo pri ekologia ĝardenumado kun Bernard Lagrange.
30 apr
-03 maj: Rodanalpa Esperanto-Kongreso en Moûtiers, Francio. TTT-paĝo: http://www.rodanalpa.federacio.free.fr; ret-poŝto: philippe.pellicier@laposte.net.