Aktualajhoj Unua paĝo >> Esperantujo >> Kalendaro


Julio
01-10:
Turismo, kulturo, historio -- E-aranĝo en la urbo Carevo ĉe la Nigra Maro, Bulgario. Ripozo, sunbanoj, ekskursoj. Adr.: Boris Vasilev Gaĝanov, str. " Petar Janev" 21, BG-4600 Velingrad, Bulgario. TTT-paĝo: www.elmis.hit.bg.
01-15:
Pilgrimado Budapeŝto (Hungario) -- Ĉestoĥovo (Pollando), dumvoje meditado: kristana espero. Adr.: Julio Rajnai, Szilágyi E. fasor 17. III/3, HU-1024 Budapest, Hungario; ret-poŝto: juliorajnai@freemail.hu.
01 jul-
30 sep: Internacia Universitato de Kulturo kaj Pola Lingvo en Universitato de Kazimiro la Granda en Bydgoszcz, kun partopreno en la 18-a Internacia Esperanto-Kongreso en Bydgoszcz, Pollando. Adr.: ICKT Bydgoszcz (v. 18 apr).
03-05:
Internacia renkontiĝo omaĝe al centa datreveno de la fondiĝo de Esperanto-klubo de doktoro Schulhof kun jarkunveno de AEH-IKEH en Pardubice, Ĉeĥio. Ret-poŝto: aehikeh@volny.cz.
04-09:
Arto-ŝoko en Le Touquet (Francio). Intensa kurso surbaze de la vivo kaj arto de Vincent van Gogh. Adr.: Katalin Kováts, Spaarwaterstraat 74. NL-2593 RP, Den Haag, Nederlando; ret-poŝto: katalin@ikso.net.
04-11:
Staĝo en Grezijono, Francio. Temo: Paco kaj Esperanto. Diversnivelaj kursoj kaj prelegoj. Adr.: Kulturdomo de Esperanto, Chateau de Grésillon, FR-49150 Baugé, Francio; tel.: +33-2.41.89.10.34. TTT-paĝo: http://gresillon.org/spip.php?rubrique8; ret-poŝto: kastelo@gresillon.org.
05-18:
Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, Ĉeĥio. 1-a etapo de la 57-a Somera Esperanto-Tendaro en Lančov. Kursoj de Esperanto, la angla kaj la germana. TTT-paĝo: www.set-lancov.cz/; ret-poŝto: info@set-lancov.cz.
07-12:
KEF-9 (Kultura Esperanto-Festivalo) -- revuo de origina Esperanta kulturo en la ĉarma urbo de Hamlet: Helsingør en Danio. Adr.: David-Emil Wickström. TTT-paĝo: www.kef.saluton.dk/; ret-poŝto: kef9@tejo.org.
08-12:
45-aj Baltaj Esperanto-Tagoj en Paikuse (antaŭurbo de Pärnu), Estonio. Tradicia somera renkontiĝo de Baltlandaj esperantistoj kie ĉiuj estas bonvenaj. Adr.: Estona Esperanto-Asocio, Vana-Tartu mnt 5-5, Vaida EE-75302, Estonio. Ret-poŝto: esperant@hot.agri.ee aŭ tonu.hirsik@vet.agri.ee.
10-16:
Dua Nacia Kongreso de Esperanto en Rumonge, Burundio. Ret-poŝto: jerrybs21@yahoo.fr.
10-18:
SES 2009 - Somera Esperanto-Studado, kun la 2-a lernu!-renkontiĝo. En Modra-Harmónia, Slovakio, nur 30 km de Bratislava kaj 90 km de Vieno. Elstaraj instruistoj, 4-nivelaj kursoj, ILEI-ekzamenoj. Eblas kunvojaĝi al IJK en Liberec. Tel.: +421 902203369 (Peter Baláž). TTT-paĝo: http://ses.esperanto.sk, ret-poŝto: petro@ikso.net.
11:
Festivalo pri fiŝista supo en urbo Baja, Hungario. Popolfesto kaj kuir-konkurso - kun esperantista partopreno! Adr.: Székely Csaba, tel.: +36 303032386 kaj +36 703336111; ret-poŝto: bajai@eposta.hu.
11-18:
Staĝo en Grezijono, Francio. Diversnivelaj kursoj kaj prelegoj. Adr.: Grezijono (v. 04 jul).
12-17:
44-a Brazila Kongreso de Esperanto. Temo: Junularo kaj Esperanto: bazoj por la estonto. Ret-poŝto: esperantojuizdefora@yahoo.com.br.
12-18:
Tiĥvinaj Esperantistaj Metiejoj, TEMo - en vilaĝo Caricino Ozero (Carina Lago), 7 km norde de Tiĥvin, apud Peterburgo, kun eventuala posta komuna vojaĝo al la UK en Bjalistoko. TTT-paĝo: www.reu.ru; ret-poŝto: Miĥail Bronŝtejn, mamuto@rambler.ru.
16-18:
Internacia Junulara Renkonto, KVAK, antaŭkongreso de IJK en la ĉefurbo de muziko kaj distraĵoj, en Vieno. Adr.: Aŭstria Esperanto-Junularo, TTT-paĝo: http://kvak.esperanto.at/; ret-poŝto: gregor.hinker@esperanto.at.
17-25:
42-a Konferenco de ILEI en Krakovo, Pollando. Adr.: Małgorzata Komarnicka, TTT-paĝo: www.esperanto-reto.org/ilei/index.html; ret-poŝto: margareta.ilei.pollando@gmail.com.
18-24:
18-a Internacia Esperanto-Kongreseto de Esperantotur kun pluaj busekskursoj tra centra kaj norda Pollando, en Bydgoszcz, Pollando. Adr.: ICKT Bydgoszcz (v. 18 apr).
18-24:
Konferenco de OSIEK en Kondoros, Hungario, 20 km de Békéscsaba. Temo: "Humura literaturo en Esperanto". Prelegos Josef Dörr, Lena Karpunina, David Kelso, Ĵak Le Puil, László I. Tóth kaj aliaj. Paralele funkcios E-kurso por geknaboj. Posttagmeze ripozo en famaj kuracbanejoj, promenoj tra la kamparo, familiara etoso. Je la fino voĉdonota la OSIEK-premio 2009. Adr.: Pál Kozsuch, Vasut u 3, HU-5553 Kondoros, Hungario; ret-poŝto: pauljuno@freemail.hu.
18-25:
Staĝo en Grezijono, Francio. Diversnivelaj kursoj kaj prelegoj. Adr.: Grezijono (v. 04 jul).
18-25:
65-a Internacia Junulara Kongreso, IJK en Liberec, Ĉeĥio, kun la temo "Libereco". La urbo Liberec situas 100 km norde de Prago, ĉe la ĉeĥa-germana-pola landlimo. TTT-paĝo: www.ijk.esperanto.cz; www.tejo.org/ijk; ret-poŝto: ijk@esperanto.cz.
18-25:
82-a Kongreso de SAT en Milano, Italio. Temo: "Elmigri senlandlime, vivi sennaciece". TTT-paĝo: www.arciesperanto.it/html/sat-2009/; ret-poŝto: andrea.montagner@arciesperanto.it.
18-25:
19-a Ekumena Esperanto-Kongreso en Wrocław, Pollando, 62-a kongreso de IKUE kaj 59-a de KELI. Adr.: Teresa Pomorska, ul. Świstackiego 9/21, PL 50-430 Wrocław, Pollando. TTT-paĝo: www.ikue.org/kong2009/index.htm; ret-poŝto: pomer@wp.pl.
19 jul-
21 aŭg: Somera Esperanto-Tendaro en Lančov, Ĉeĥio. 2-a etapo de la 57-a Somera Esperanto-Tendaro. Oni instruas Esperanton, la anglan kaj la germanan. Adr.: SET (v. 05 jun).
25 jul-
01 aŭg: 94-a Universala Kongreso en Bjalistoko, Pollando.
25 jul-
01 aŭg: Staĝo en Grezijono, Francio. Diversnivelaj kursoj kaj prelegoj. Adr.: Grezijono (v. 04 jul).
25 jul-
01 aŭg: 40-a Internacia Infana Kongreseto en Junulargastejo "Bukovisko" de la Eduka Centro de Supraśl, urbeto 16 km de Bjalistoko. Adr.: Bert Schumann, 9 rue du Couradin, FR-35510 Cesson-Sévigné, Francio. TTT-paĝo: http://bertosch.free.fr/iik2009/index.html.