|
|
Septembro |
04-06: |
61-a Kongreso de Bulgara Esperanto-Asocio, en Vraca, Bulgario, kun programeroj okaze de la centjara jubileo de la E-movado en la urbo. Adr.: Esperanto, p.k. 26, BG-3000 Vraca, Bulgario. Ret-poŝto: sukceso@bitex.bg. |
13: |
8-a Spiritisma Esperanta Renkontiĝo en Brazilio. Ĉeftemo: "150 jaroj de la naskiĝo de Zamenhof". Kun artaj programeroj. Ret-poŝto: contato@lazaroluizzamenhof.com.br. |
18-20: |
Renkontiĝo de Esperantlingvaj Verkistoj en la vilaĝo Hraščina, Kroatio. La ĉefa gasto estos G. Sutton. TTT-paĝo: www.esperanto.hr/; ret-poŝto: esperanto@zg.t-com.hr. |
21: |
12-a Esperanta Renkontiĝo de Taguatinga. Jara unutaga aranĝo kun portugallingva prelego kaj artaj prezentadoj en Esperanto. Ret-poŝto: esperanto@ig.com.br. |
25-27: |
5-a Mozellanda Esperanto-Semajnfino en Zell/Mosel, Germanio. Kultura semajnfino de Germana Esperanto-Asocio, landa ligo Rejnlando-Palatinato, kunlabore kun la Luksemburga Esperanto-Asocio. Kun bierseminario kaj vizito al bierfarejo. Adr.: Esperanto-RLP kaj LEA. TTT-paĝo: www.esperanto-rlp.de; ret-poŝto: wolfgang.bohr@esperanto.de |
|
|
|
|
|
|
|
|
|
|