Unua paĝo >> Esperantujo >> Kiu estas kiu en E-ujo


Memoro pri prof. Dai Liming

de LI SHIJUN (Ĉinio)

En la jaro 1985, unuafoje mi renkontis prof. Dai Liming en la Unua Ĉina Kongreso de Esperanto en la urbo Kunming, tamen lian nomon mi konis jam antaŭe, je dato jam malklara en mia memoro. Mi pensas, ke multaj el la ĉinaj esperantistoj konas lian nomon. Li eklernis Esperanton en 1956 sen helpo de instruisto, kaj partoprenis en la Esperantaj aktivadoj kadre de la Monda Junulara Festivalo en Moskvo, kaj en la okdekaj jaroj de la lasta jarcento li komencis pli aktive partopreni la E-movadon en nia lando: li aktive subtenis la Korespondan Esperanto-Lernejon Xinhua kaj eldonis lernilojn en malfacilaj kondiĉoj. Kaj li ankaŭ kompilis kaj eldonis Esperantajn legaĵojn pri sciencoj kaj tekniko.

Se vi ne havis ŝancon interkonatiĝi kun li persone, vi povas vidi per liaj portretoj, ke li estas optimisto. Se vi havis ŝancon kunesti kun li, certe lia forta voĉo altiris vian atenton. Li ne estis alta, tamen fortika kaj sana, tre gestema dum sia parolo, en stilo de oratoro. Kun lia ĉeesto, tuj vigliĝis kunvenoj. Lia profesia okupo estis geologio, kaj li partoprenis geologian esploradon en sudokcidenta Ĉinio. Li ne nur ŝatis kanti, sed ankaŭ ludis muzikilojn inkluzive de elektronika harmoniko, kaj li eĉ scipovis komponi kantojn -- li verkis kaj esperantigis plurajn kantojn. Se vi foliumis la libron “Ĝenerala Elementa Enkonduko pri la Kemiaj Elementoj, Lingvistiko kaj Kulturo” kompilitan de prof. Dai Liming, vi povas vidi, ke li havas tre multan intereson. Li parolis pri la perioda tabelo de kemiaj elementoj de D. I. Mendelejev, pri la internacia interreto, pri la lingva problemo de la terglobo, pri filozofio, pri religioj kaj pri kulturo.

Kutime oni dividas la esperantistojn en kategoriojn lingvistan kaj movadistan. Ŝajnas al mi, ke li ne apartenis al la unua kategorio, nek al la dua, sed al ili ambaŭ. En sia juneco, la fama verkisto Bakin elesperantigis literaturajn verkojn kun centmiloj da vortoj, gvidis Esperanto-kursojn kaj fervore propagandis Esperanton. Ni povas diri, ke li estis kaj lingvisto kaj movadisto. Poste, pro troa okupateco en verkado literatura, li ne povis dediĉi tiel multe da tempo al la Esperantaj aktivadoj, tamen li plue zorgadis la movadon kaj en sia kolekto de Liberaj Penseroj li plurfoje parolis pri sia zorgo pri Esperanto. Prof. Dai Liming sin okupis pri geologio, instruado en supera lernejo kaj komencis okupiĝi pri komercado kaj establo de entreprenoj. Kvankam li ne faris tiel eksterordinaran kontribuon kiel s-ro Bakin, tamen ankaŭ li estis intense okupata. Li tamen partoprenis diversajn gravajn E-eventojn en nia lando, kiel ekzemple la unuan landan kongreson en 1985, la 71-an UK en 1986, la 5-an Pacifikan Kongreson en Qingdao, la Komunan Seminarion de Ĉina-Japana-Korea Junularo, la kvinan landan kongreson en 2003, la 89-an UK en 2004. Li fondis E-ĉambron en la Cifer-Domego en 2003, kie oni povis okazigi Esperantajn aktivadojn senpage. Foje, li speciale veturigis dekojn da pekinaj esperantistoj al la Orienta Universitata Urbo por pririgardi ĝiajn instalaĵojn por edukado, kaj diris, ke li povas disponigi ejojn por aranĝi E-kursojn kaj E-kunvenojn. Dum la vizitado, li laŭte klarigis al ĉiuj pri la interesaĵoj, klare kaj humure, havigante al la gastoj ŝancon por apreci liajn multflankajn talentojn kaj serenecon de lia karaktero.

Ankaŭ en la preparado por fondo de ĉina Esperanta komerca organizo, li estis aktivulo. En ĉiu kunsido li aktive parolis. Dum la 89-a UK li gvidis grupon de esperantistoj por disaŭdigi Esperantajn kantojn sur la Granda Muro, kio tre amuzis la ekskursajn kongresanojn. Kiam diversnaciaj kongresanoj ekskursantaj sur la Granda Muro kune kun mi ekaŭdis La Esperon el megafonoj, ili ekmiris pri la neatendita plezuro. Prof. Dai Liming estis preskaŭ dudek jarojn pli juna ol mi. Kredeble li havis netakseblajn vivenergiojn por fari multajn kontribuojn al la E-Movado.

Sed kiu atendis, ke viro tiel juna kaj forta, nur iom pli ol sesdekjara, subite mortis de malsano en 2005 en la urbo Kantono! Je tio mi ekmemoris pri la subitaj forpasoj de la pekinaj samideanoj Tang Yude, Zeng Heyao, Dai Song’en kaj Wan Renhu en Shenyang. Ilia foriro forrabis de ni karajn kunbatalantojn. Kiel oni povas kompensi tiajn perdojn al nia movado? Ni povas nur turni nian esperon al la venontoj, nur povas labori duoble pli energie por daŭrigi kaj disvolvi ilian spiriton pene bataladi por Esperanto, por la interkompreno kaj amikeco de la popoloj de la mondo kaj por mondpaco, ke nia afero disvolviĝu prospere, kiel se ili plue bataladus kune kun ni.