AL LA INTERRETULOJ
William
Auld brilis kiel knab-atleto,
Kaj renomiĝis monde kiel poeto,
Li multon verkis kaj aktivis,
Sed ĉiam staris for de l' interreto.
La interreto vere oportunas,
Per kiu milionoj age kunas.
Sed kion, kiom kreis interrete?
Ĉu vi balenon jam harpunas?
Se ne, do ĉiuj strebu energie,
Por gajni brilan venkon historie.
Por ĉiam pasis for de l' interreto
William Auld! Gloru lin ni simpatie!
La 11-an de septembro, forpasis William
Auld! Veas ĉiuj veraj kultantoj de la Esperantaj literaturo kaj
kulturo, pro la falo de tiu brila stelo, kiu disradiadis en la firmamento
de Esperanto por preskaŭ kvardek jaroj. Sed en miaj okuloj, li tamen
daŭre brilas per la radioj el la gemoj kreitaj el lia inteligenta
menso kaj diligentaj manoj. Por helpi la junajn adeptojn de la lingvo
de d-ro Zamenhof, mi prezentu ĉi tie nekompletan liston de liaj
verkoj:
Spiro de l' pasio (en Kvaropo,
1952), La balendento (trad. 1952), La infana raso
(poemo en 25 ĉapitroj, 1956, poste aperis 3 reeldonoj ), Angla
antologio I (1000-1800, red. Poezio. 1957), Esperanta antologio
( poemoj, 1887-1957, 1958), Unufingraj melodioj (1960),
Esperanto (1965), Paŝoj al plena posedo (progresiga
legolibro, 1968, 7 reeldonoj), A first course in Esperanto
(1972), Floroj sen kampar' (tradukitaj kantoj, 1973),
The development of poetic language in Esperanto (1976), Dum
la noktoj kaj aliaj kantoj (1976), Facetoj de Esperanto
(1976), 25 jaroj (antologio de belartaj konkursoj, 1977),
La urbo de terura nokto (trad. 1977), Kantoj, poemoj
kaj satiroj (trad. W. Auld k R. Rossetti, 1977), El unu
verda vivo (1978), Pri lingvo kaj aliaj artoj (1978),
Aniaro (trad. 1979), Don Juano (de Byron, trad.
1979), Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto
(1979), Progresiga kurso (1981), La sonetoj (de
W. Ŝekspiro, trad. 1981), Esperanta antologio
(poemoj 1987-1981, red. 1982), Montara vilaĝo (de Ye Junjian,
trad. 1984), Rimleteroj (kun M. Boulton, 1986), Angla
antologio II (1800-1960, 1987), La komedio de eraroj
(de W. Ŝekspiro, trad. 1987), La barko senpilota (plena
originala poemaro 874 p. 1987), La graveco de la fideliĝo
(de O. Wilde, trad. 1987), Omaĝoj (trad. 1987), Sub
la signo de socia muzo (1987), Gazeloj (trad. 1988),
Nova Esperanta krestomatio (red. 1991), Unu el ni
(1992), Spartako (trad. 1993), Plena poemaro de Eŭgeno
Miĥalski (red. 1994), La stratoj de Aŝkelono (trad.
1994), La kunularo de l' ringo (trad. 1995), Kantoj,
poemoj kaj satiroj (de R. Burns, trad. R. Rossetti kaj W. Aŭld.
1995), Tempo fuĝas (25 rakontoj el Monato, red. 1995, 1996),
La du turoj (trad. 1996), Pajleroj kaj stoploj
(1997), La reveno de la reĝo (trad. 1997), La ĉashundo
de la Baskerviloj (trad. 1998).
W. Auld naskiĝis je la 11-a de junio,
en la urbo Erith de Suda Anglio. Lia praavino atingis la aĝon de
101 jaroj kaj parolis nur la Gaelan, kiun Auld ne komprenis, sed
fluis en li la sango de gaeloj. Lia avo estis profesia militisto,
serĝento, lia patro, George Auld (1894-1962) estis konstrua inĝeniero
aktorema kaj verkis multajn poemojn en la angla kaj skota, kiujn
li ŝatis deklami publike. Li donacis al sia filo, naskita en lia
trideka jaro, ludilan teatron, kaj kuraĝigis lin ludi teatraĵon.
George Auld serioze vundiĝis en la Unua Mondmilito kaj parte perdis
sian vidkapablon. Li mortis en 1962. Ekde tiam, laŭ Meta, la edzino
de W. Auld, la haroj de William rapide blankiĝis, kvankam li havis
nur 38 jarojn. La patrino de Auld, Minnie, estis samaĝa kiel George
Auld, kaj ŝiaj prapatroj estis ne gaeloj nek proletoj, sed mezklasaj.
Same kiel la edzo, ŝi estis talenta en literaturo. Ŝi multe influis
la filon kaj mortis 84-jara en 1978.
La denaska lingvo de Auld estis la angla,
kiun li preferas en la familia vivo -kvankam li komunikis kun la
patrino per la skota kiel lingvo intima. Li bedaŭris, ke li devis
vidi la morton de tiu lingvo dum sia vivo. William Auld emfazis,
ke la skota nacio ne devas esti konsistiga parto de la brita popolo,
sed memstara nacio, kaj li opiniis, ke en la Laborista Partio de
Britio, grandparte malaperis la vera socialismo kaj praktike ĝi
akceptis la kapitalismon.
W.
Auld amis la anglan lingvon, tamen bedaŭris, ke la angloj perdis
sian senton de supereco akiritan pro la posedo de la granda imperio
eksa. Li ĉiam havis emon forpuŝi ĉion anglan malgraŭ sia anglalingveco.
En la jaro 1989, W. Auld venis al Pekino por partopreni la Zamenhofan
Feston. Profitante tiun okazon, mi invitis lin al kunveno de la
Pekina Esperanto-Asocio kaj li faris belan paroladon al ni. Kiam
post la fino de lia parolado pri la E-Movado kaj ĝia kulturo, iu
ĉina samideano diris, ke la ĉina lingvo estas tre malfacile lernebla
por la okcidentanoj, W. Auld diris, ke la angla ne estas pli facila,
ĉar eĉ por la britaj infanoj la lernado de la angla lingvo estas
peniga, pro tio ke la anglaj vortoj devas esti parkerigitaj de la
infanoj literon post litero, kaj tiu tasko daŭras ĝis la studentiĝo
en universitato. Ĉar li estis instruisto de la anglaj lingvo kaj
literaturo en unu el la plej prestiĝaj liceoj de Britio por 29 jaroj,
do kredinda estis lia aserto. W. Auld asertis ankaŭ, ke la angla
poezio ŝrumpis kaj la anglalingva torĉo malheliĝis kaj Anglio ne
liveris al la mondo vere atutan poeton post la morto de William
Wordsworth en 1850. Sed W. Auld fariĝis unu el la plej talentaj
poetoj de Esperanto.
En 1933 li revenis al Skotlando kaj studis
krom la angla ankaŭ la latinan. Li estis junulo sportema kaj gajnis
ĉampionecon en sporto en Glasgovo. En 1937 li fariĝis ateisto kaj
eklernis Esperanton informiĝinte pri ĝi en skolta revuo, kiu enhavis
la regularon de skoltismo en la internacia lingvo. Li demandis pri
Esperanto al sia skoltestro kaj tiu ĉi donis al li ekzempleron de
la lernolibro Step by step de M. C. Butler, kiun Auld konsideras
la plej bona kaj plej fidinda lernolibro por anglalingvanoj. Ankaŭ
mi eklernis Esperanton per simila lernolibro kompilita de s-ro Chen
Junqing, titolita per Esperanto en unu monato, kiu laŭ
mia kompreno estas bazita sur Step by step. Sed mi eklernis
Esperanton du jarojn post li, kvankam mi estas unu jaron pli aĝa
ol li. Li studis Esperanton aŭtodidakte en sia 13-jara aĝo. Kiam
ekflagris la Dua Mondmilito, W. Auld transloĝiĝis al la najbara
urbo Helensbrugh-on-Clyde, je 20 mejloj for de Glasgovo. Kaj li
ekstudis la francan. Li elĉerpis literaturan nutron el la tri lingvoj
angla, latina kaj franca. Krom en kulturaj aktivoj kiel teatroludo,
William Auld ĉampionis en sporto en 1942. Li venkis preskaŭ en ĉio:
sokero, la altaj saltoj, la longaj saltoj, la hurdokurado, la vetkuroj
de 100 kaj 220 jardoj. Li estis junulo atleta kaj interalie lia
samlernejanino Meta Stewart ekamis lin.
William Auld ankaŭ partoprenis en aktivadoj
de Aertrejna Korpuso prepare al lia aviada kariero. Li finis sian
mezlernejan periodon en junio, 1942 kaj fariĝis studento en la Glasgova
Universitato por studi la anglajn lingvon kaj literaturon, sed post
sesmonata studo li devis aliĝi al la aerarmeo en novembro 1942 kaj
atingis la rangon de kaporalo. En la unua de julio 1943, W. Auld
iris por sesmonata trejnado en la brita aerarmeo. Dum ses semajnoj
li spertis bazan soldatiĝon ĉe Stratford-on-Avon, la naskiĝurbo
de Ŝekspiro. Post provflugado, li decidis flugigi bombaviadilon,
sed la instruisto dekretis, ke li fariĝu piloto. En decembro 1943
li estis sendita ŝipe al Durbano en Sud-Afriko kaj post plua trejnado
li fariĝis pilota oficiro. Li deĵoris en Egiptujo, Palestino, Irako
kaj Irano, kaj promociiĝis al flugleo, kio egalas al kapitaneco.
En Egiptujo li ankaŭ iom aktivis por Esperanto, instruante ĝin al
aliaj. Li skribis al la Brita Esperanto-Asocio kaj ricevis tri librojn:
Tragedio de l' homo, dramo en versoj de la hugara majstro
Madách, Infero de Dante (ambaŭ esperantigitaj de K. Kalocsay
) kaj La vojo returne de Remarque. Per ili li malkovris
Esperanton kiel lingvon maturan kaj taŭgan por poezio.
En novembro 1946, li revenis de la Mezoriento
al Britio. En norda Anglio, li denove renkontiĝis kun Meta Stewart,
tiam flegistino. En la 30-a de junio 1947, W. Auld forlasis la aerarmeon
kaj en septembro li fianĉiĝis al Meta kaj reiris al la Glasgova
Universitato por kompletigi sian MA-gradon pri la anglaj literaturo
kaj lingvo. Liaj kromaj studobjektoj estis la skoltaj historio kaj
literaturo, la franca lingvo, la morala filozofio kaj la moderna
historio ekde la Franca Revolucio. Li piedpilkis kaj tiu sporto
fariĝis lia ĉefa. Ekde 1947 lin obsedis plia amo al la originala
Esperanto-poezio, al kiu li ekkontribuis per propra verkado. En
tiu aktivado li interrilatiĝis kun tri samlandanoj: Francis, Dinwoodie
kaj Rossetti kaj kune kun ili kreis la Skotan skolon, kiu ludis
same gravan rolon en evoluo de la Esperanta beletro, kiel la Budapeŝta
skolo kun K. Kalocsay kaj J. Baghy kiel ĝiaj gvidantoj. En tiu periodo,
mi ekkonis lian ekziston pere de mia instruisto-kamarado Eltunko,
kiu tiam korespondis kun W. Auld.
En 1952, la 28-jara W. Auld magistriĝis
kaj forlasis la universitaton, edziĝis al Meta kaj komencis instrui
la anglan sen faka diplomo ĉe la mezlernejo de Johanstone, kie oni
pagis lin laŭtage. Tiujare li debutis libroforme en Kvaropo per
sia Spiro de l' pasio. Tiu libro sub la marko Stafeto inspiris
Juan Régulo Pérez fondi la Esperanto-eldonejon kiu publikigis nombron
da valoraj verkoj originalaj kaj tradukitaj en Esperanto. En siaj
liberaj horoj W. Auld dediĉis sian vivon al Esperanto: li elspezis
multe da mono kaj tempo por Esperanto, kaj eĉ dum la mielmonato
li havis kun si skribmaŝinon porteblan por sia Esperanta aktivado.
Lia poeta kariero evoluis rapidege kaj nur kvar jarojn post lia
debuto per Spiro de l' pasio aperis lia majstroverko La
infana raso (1956), per kiu li gajnis firman pozicion en la
Esperanta beletro. Post aliaj kvar jaroj aperis Unufingraj melodioj
(1960), kaj post 9 jaroj aperis Humoroj (1969).
W. Auld heredis la poezian lingvon kulturitan
de la Budapeŝta skolo kaj fruktuzis ankaŭ la neologismojn de ĝi,
tamen li mem enkondukis neniun neologismon. Kontraŭe al G. Waringhien
kaj aliaj li kontraŭis la emon forigi la prefikson mal-. Ankaŭ li
estis prezidanto de la Akademio de Esperanto, sed por li tre belas
la kunmetaĵo malgaja en "nia malgaja amindumo",
dum G. Warienghien kondamnis la mal-vortojn en la verso "La
tago malvarma, malgaja, sensuna" de Longfellow, esperantigita
de A. Grabowski. Rilate al tio, mi tute samopinias kun W. Auld.
Same kiel M. Boulton, li ne aprobas la klopodojn de K. Piĉ kaj aliaj
ĉeĥaj verkistoj redundigi Esperanton. Li pledis, ke oni evitu nenecesajn
komplikaĵojn pro la bezonoj de la azianoj. Li agnoskis la geniecon
de Kalocsay, kiu lin inspiris en la frua periodo de lia esperantisteco,
tamen li konsideris lin homo senprincipa pro tio, ke li tradukis
verkon de Mussolini en la tridekaj jaroj, sed post la Dua Mondmilito
li laŭdis Stalin per poemo.
W. Auld laboris en unu el la plej prestiĝaj
liceoj de Skotlando en Alloa por 29 jaroj kaj li emeritiĝis en 1989.
Li kaj Meta havis du infanojn Judith kaj Roy naskitajn respektive
en 1954 kaj 1956.
Sian talenton de edukisto kaj movadisto
li manifestis per siaj popularaj lernolibroj. La legolibro por progresantoj
Paŝoj al plena posedo (inkluzive de ĉina eldono de 5000
ekz.) reeldoniĝis multfoje kaj li verkis nombron da eseoj pri la
Esperanta kulturo kaj li faris multajn prelegojn pri la Esperanta
beletro kaj kulturo. Persone, mi ŝuldas al li dankojn pro lia senhezita
permeso reeldoni la legolibron Paŝoj al plena posedo en
Ĉinio, per kiu mi elbakis nombron da junaj laborantoj por kaj per
Esperanto, kaj mi eĉ verkis serion da artikoloj por helpi la lernantojn
per tiu populara leglibro. La antologioj kaj nova krestomatio redaktitaj
de W. Auld multe helpis min en kompilado de lernolibroj por progresantoj
kaj dank' al ilia ekzisto multe da tempo estis ŝparita al mi en
mia instruado de Esperanto.
Dufoje,
mi havis la feliĉon persone kontakti nian talentan poeton W. Auld
kaj mi ricevis la impreson, ke li estas honesta kaj simpatia. Mi
devas aparte noti pri tio, ke li estas unu el la plej fidelaj legantoj
de nia gazeto El Popola Ĉinio. Li esprimis sian komprenon kaj simpation
al nia laboro kaj amike nin helpis. Li ne nur havis kompletajn jarkolektojn
de EPĈ, sed ankaŭ ilin bindigis por sia biblioteko. Li havas riĉan
privatan bibliotekon kun ĉ. 4000 libroj en Esperanto, kaj tiu fakto
montras, ke li estas unu el la plej grandaj amantoj de la lingvo.
W. Auld estas lerninda ekzemplo por ĉiuj veraj esperantistoj. En
la lastaj jaroj, la asocio de la esperantaj verkistoj foj-refoje
proponis lin kiel kanditaton de la Nobel-premio por literaturo,
kaj tio estas nedubinda signo, ke W. Auld levis la beletron de Esperanto
al la alta nivelo internacia.
Mi kredas, ke la glora nomo de W. Auld
brilos eterne en la Esperanta historio.
|