 Iutage
en aŭgusto Li Hongjie, direktoro de la redakcio de El Popola Ĉinio
kaj vicprezidanto de la Ĉina Esperanto-Ligo (ĈEL), Wang Ruixiang,
direktoro de la centra oficejo de ĈEL, kaj mi vizitis Chen Haosu,
prezidanton de ĈEL, por raporti al li la laboron de ĈEL por preparado
de la 7-a Ĉina Kongreso de Esperanto.
Post la raporto Chen Haosu laŭdis ĈEL
pro ĝia laboro kaj diris: “Kiel nobla idealo Esperanto celas kunigi
tutmondajn samideanojn sub verda standardo por interŝanĝi penson,
senton kaj kulturon. En pli ol cent jaroj Esperanto rapide disvastiĝis
en Ĉinio dank’ al la klopodo de kelkgeneraciaj esperantistoj...”
Ĉe adiaŭo, li donacis al ni po unu ekzempleron
de sia poemaro “Transpaso de Tempo kaj Spaco”. Ĝi enhavas 365 poemojn
verkitajn inter 1990 kaj 2005.
Chen Haosu, la unua filo de Chen Yi, marŝalo
kaj unu el la fondintoj de nova Ĉinio, estas prezidanto de la Ĉina
Popola Asocio por Amikeco kun Fremdaj Landoj. Li ŝatas esprimi sian
senton per poemoj. Karmemore al siaj gepatroj li verkis la poemon
“Sopiro al gepatroj”:
Ĉiun datrevenon ni venas al la tombejo,
Koran sopiron ni esprimas al la martiroj.
Malfacilaj jaroj ĉiziĝis en nia memoro,
Prospera epoko riĉigas nin per sperto.
Nefleksebla pino eternan majeston gardas,
Sukcesoj la martirojn trans la mondo konsolas.
Posteuloj de la herooj la martirojn ne
malesperigu,
Sian hejmlokon kun persistemo konstruu.
Antaŭ nelonge li venis al la montregiono
Yimeng en Shandong-provinco, kie li pasigis la infanecon, kaj esprimis
per poemoj sian sopiron kaj dankon al la tieaj popolanoj. Li venis
ankaŭ al la loko, kie batalis lia patra generacio, kaj funebris
la martirojn per poemoj.
Kiam
lia plijuna fratino 40-jariĝis, li verkis:
Jaroj pasas en palpebrumo,
Kvardek-jara mia fratineto jam estas.
Ni neniam forgesos la jarojn,
Senzorge pasigitajn ĉe la gepatroj.
Feliĉan pasintecon ne bedaŭru,
Marŝon kun epoko ni faru.
Riĉego nia estas instruo de la antaŭuloj,
Ŝuldo nia estas tasko donita de la gepatroj.
Legante liajn poemojn mi povas senti lian
fortan respondecon. Li ĉiam memoras, ke li estas posteulo de la
Ruĝa Armeo kaj ne povas malesperigi la gloron de la antaŭuloj. Li
amas sian diplomatian aferon kaj elmetis por si jenan principon:
“Se unu persono havas cent sincerajn amkojn, li povas diri, ke li
estas pli riĉa ol miliardulo. Se unu lando havas tiom da amikoj,
ĝi ne bezonos kapklini al superpotenco. Se oni klopodas por amikeco
kaj rigardas ĝin kiel sian vivcelon, li akiros estimon de popolanoj.
Se oni gajnas amikojn por sia lando, li estos fiera pro tio.”
 Li
prenas gajnon de amikoj por sia lando kiel sian celon en la vivo.
El tio oni povas vidi lian amon al la ĉina diplomatia afero. Li
ankaŭ amas Esperanton. Antaŭ la 89-a UK en Pekino li skribis: “Ni
kreas mondon per la lingvo, kaj ĉiuj partoj de la mondo kompreniĝas
inter si. Ni konstruu larĝan vojon per ago, ĉe kiu ĉie videblas
verdaĵoj. Impona renkontiĝo en Pekino faros novan paĝon en la historio
de civilizacio.”
Li nomis la 89-an UK “sukcesa popol-diplomatia
aktivado”.
Marŝalo Chen Yi tre atentis Esperantan
movadon. Ankaŭ Chen Haosu prenas plivigligon de la ĉina Esperanta
movado kiel sian devon. En 1986, kiam okazis en Pekino la 71-a UK,
Chen Haosu, tiama vicurbestro de Pekino kaj membro de la honora
komitato de la kongreso, faris salutvorton en Esperanto en la inaŭguro
de la kongreso kaj rikoltis varman aplaŭdon. De tiam li pliintimiĝis
kun Esperanto, kaj estis elektita kiel vicprezidanto de la societo
“Amikoj de Esperanto” kaj ĈEL. En 2005 li fariĝis prezidanto de
ĈEL.
Liaj poemoj ne nur havas personajn karakterizaĵojn
kaj romantikismon, sed ankaŭ estas plena de vigleco, kuraĝigo kaj
modesteco. Mi ŝatas la poemaron.
|