1.
Kio estas kulturo?
Kritikante Esperanton, iuj neesperantistoj
asertas, ke Esperanto ne havas kulturon. Ĉu prava aŭ falsa estas
tiu aserto?
Kio do estas kulturo?
Laŭ La Nova Plena Ilustrita Vortaro
de Esperanto, kulturo estas: la kolektiva neheredita sciaro
(tradicioj, kutimaj ag- kaj pensmanieroj ks), amasigita, konservita
kaj transdonita de ĉiu el la diversaj homaj grupoj (etnaj, religiaj,
sociaj k.a.) aŭ de la tuta homaro.
La ĉina granda vortaro Ci Hai
(Vortmaro) jene ĝin difinas: "Larĝasence, kulturo signifas
la sumtuton de la materiaj kaj spiritaj riĉaĵoj kreitaj de la homaro
en la socia praktikado en la historio. Mallarĝasence, kulturo estas
la sociaj ideologioj kaj la sistemoj kaj organizoj konformaj al
ili. Kulturo estas historia fenomeno; ĉiu socio havas sian kulturon
konforman al ĝi. Kulturo disvolviĝas sekve de la disvolviĝo de la
materia produktado de la socio. Kulturo, kiel socia ideologio, spegulas
la politikon kaj ekonomion de certa socio kaj donas fortan influon
al ili. En klasa socio, kulturo havas klasecon. Sekve de la estiĝo
de nacioj, la kulturo ricevis naciecon kaj sekve la disvolvo de
naciaj formoj, formiĝis naciaj tradicioj. La disvolviĝo de kulturo
havas historian kontinuecon kaj ĝi baziĝas sur la disvolvo de la
historia kontinueco de la disvolviĝo de la materia produktado."
La angla vortaro The New Webster's
International Encyclopedia diras: Culture, term for the general
way of life of a human society, including ways of thinking, beliefs,
customs, language, technology, art, music, literature and traditions.
(Kulturo, termino por la ĝenerala maniero de vivo de homa socio,
inkluzive de manieroj de pensado, kredoj, kutimoj, lingvo, teknologio,
arto, muziko, literaturo kaj tradicioj.)
Laŭ la cititaj difinoj ni povas vidi,
ke varias opinioj pri la enhavo de kulturo, tamen ĉiuj ili opinias,
ke la lingvoj, artoj, literaturo, folkloro, kutimoj kaj moroj estas
esencaj partoj de kulturo. Ĉu Esperanto ne estas lingvo? Ĉu ĝi ne
havas literaturon? Ĉu la esperantistaro ne kreis siajn tradiciojn
dum la evoluado de la movado?
Ni povas tuj vidi la malĝustecon de la
aserto, ke kulturo mankas al Esperanto.
2.
La naskiĝo de la kulturo de Esperanto
La 40-paĝa Unua Libro eldonita
en 1887 estis la ĝermo de la kulturo de Esperanto, ĉar ĝi ne nur
donis la novan specon de lingvo al la publiko, sed ankaŭ pledis
por nobla idealo, nome interkompreno, egaleco kaj paca kunvivo de
la popoloj de la mondo, por la esperantismo.
Iom esplorinte la historion de Esperanto-movado,
ni tuj konstatas, ke estas la idealo de la internacia lingvo, kiu
ebligis la vivon kaj kreskon de la movado de Esperanto. D-ro Zamenhof
donis brilan ekzemplon en sindediĉo al tiu idealo, kiel li mem konfesis
en siaj verkoj. Li verkis La Esperon, la Vojon, la
Preĝon sub la Verda Standardo ktp. por stimuli kaj kuraĝigi
siajn adeptojn al persista batalo por esperantismo, por interkompreno,
frateco, egaleco, mondpaco, por "sankta harmonio", ke
la "muroj de miljaroj inter la popoloj dividitaj...dissaltos...per
la sankta amo disbatitaj", "la popoloj faros en konsento
unu grandan rondon familian", "nia diligenta kolegaro
en laboro paca ne laciĝos, ĝis la bela sonĝo de l' homaro, por eterna
ben' efektiviĝos".
Imagu al vi la klopodojn de A. Grabowski,
A. Michaux, Paul Boulet, Devjatnin, Kabe, E. Privat, Cart, Hodler,
Ĥristanof, G. G. Maubain, Dambrowski, Teo Jung, Andreo Che, J. Baghy,
K. Kalocsay, Adamson, E. Drezen, Nekrasov, Varankin, Waringhien,
I. Dratwer, R. Schwarts, Einstein, E. Lanti, I. Lapenna, Cai Yuanpei,
Wan Ken, Hujucz, Bakin, Ĵelezo, Chen Yuan, S. J. Zee, Wang Luyan
kaj multaj aliaj pioniroj, kiuj verkis, tradukis, propagandis Esperanton
kaj akcelis la movadon por la juna lingvo. Per kio oni povus nomi
iliajn aktivadojn, se ne per kulturo? Esperanto mem ja estas kultura
movado, kaj ĉiuj partoprenantoj de la afero estas ĝiaj kulturaj
laborantoj.
(daŭrigota)
|