3.
La karakterizaĵoj de la kulturo de Esperanto
Ĉar Esperanto celas solvi la problemon
de internacia komunikado, d-ro Zamenhof nomis sian lingvon internacia
helpa lingvo. Nature, la kulturo de Esperanto karakteriziĝas per
la internacieco. Ĝiaj aktivuloj apartenas al diversaj nacioj, ĝiaj
tradukitaj verkoj estas el diversaj etnaj lingvoj, multaj el ĝiaj
kongresoj, kunvenoj, konferencoj, simpozioj, kolokvoj kaj seminarioj
estas ĉeestataj de diverslandaj aktivuloj, ĝiaj gazetoj kaj radiodisaŭdigoj
celas internaciajn legantojn kaj aŭskultantojn, ĝiaj teatraĵoj,
filmoj, videobendoj celas spektantojn en diversaj landoj.
En Zagrebo okazis internaciaj konkursoj
de pupteatraĵoj kaj internaciaj kulturaj festivaloj, kaj similaj
aranĝoj okazis ankaŭ en Stokholmo, Sofio, Budapeŝto, Helsinko kaj
aliaj urboj. Kaj ĉiuj tiuj aktivadoj realiĝis dank' al internacia
kunagado de esperantistoj, dank' al la helpo de Esperanto.
La tutmondaj organizoj kiel A de E, AIS,
EVA, IEMW, IFEF, IKEK, ILEI, ISAE, SAT, TEJO, UEA, UMEA, ktp ĉiuj
celas internacian kunlaboron de la esperantistoj diversfakaj por
kune prosperigi la kulturon de Esperanto.
Alia karakterizaĵo de la kulturo de Esperanto
estas la humanismo kaj paco. Kompreneble, ankaŭ en la esperantistaro
estas homoj kun diversaj tendencoj, tamen la ĉefa parto, la plejparto
de la esperantistaro konsistas el homoj kiuj deziras uzi Esperanton
por la interkompreno, interhelpo kaj paco de la homaro.
Tre grava parto de la aktivado de la esperantistoj
estas vivteno, kaj riĉigo, plifortigo de la kapablo de Esperanto
per aplikado de la lingvo en kunvenoj, tradukado kaj verkado, en
turismaj, sciencaj kaj kulturaj aktivadoj. La eldonado de miloj
kaj dekmiloj da Esperantaj libroj kaj gazetoj estas grava parto
de ilia kultura aktivado. Legu la ekzistantan literaturon de Esperanto
kaj vi konstatos la verecon de mia aserto.
La plejparto de la gravaj verkoj originalaj
en la periodo antaŭ kaj post la Unua Mondmilito temas pri la idealo
de esperantismo, eĥante al la voĉo de la majstro. Inter la poetoj
de Esperanto elstaris K. Kalocsay kaj Julio Baghy, kaj la ĉefa tono
de iliaj poemoj estas humanismo, homaranismo, aspiro al frateco
kaj paco.
La originala literaturo de Esperanto post
la Dua Mondmilito fariĝis pli diverseca kaj buntkolora. Tamen, klare
elstaras la voĉo kontraŭ faŝismo por paco. Faŝismo ja estas esence
kontraŭ la homaranismo de Zamenhof, do batalo kontraŭ ĝi signifas
ankaŭ defendon de esperantismo.
En la movado de Esperanto aperis diversaj
tendencoj kaj skoloj precipe en literaturo, en praktika uzado kaj
disvolvado de la lingvo mem. En tiu sfero, ni povas rimarki, ke
kreskadas la movado en la oriento, kies kontribuo jam fariĝis neneglektebla,
kio signifas ankaŭ pliinternaciiĝon de Esperanto, kiu baziĝis ĉefe
sur la hindeŭropaj lingvoj, kaj pro esperantigo de la literaturaj
ĉefverkoj de Dante, Shakespeare, Voltair, Heine, Puŝkin, Gogol,
Goethe, Tolstoj, Turgenev, Moliere, Bayron, Hugo, Dumax k.a. la
kulturo de Esperamto havis pli brilan koloron eŭropan, sed iom post
iom aldoniĝis koloroj de la oriento dank' al esperantigo de verkoj
de ĉinaj, japanaj, koreaj, hindaj, vjetnamaj verkistoj influhavaj,
kiel Lusin, Guo Moruo, Bakin, Lao She, Cao Xueqin, Shi Nai'an, Pu
Songling, R. Tagore, Jasushi Inoue, Oogai, Nacume, Omar Kajjam k.a.
Se ni konsideras la karakterizaĵojn de la kulturo de Esperanto,
tiu tendenco estas nepre atentinda, ĉar tio signifas ĝian tutmondiĝon,
kio estas grava por la movado, por la finfina triumfo de Esperanto.
Oni ŝerce diras, ke Esperanto estas Edzperanto.
Ne ekzistas statistiko pri tiu fenomeno, tamen ja ĉiuj esperantistoj
agnoskas la ekziston de internaciaj geedzoj pariĝintaj per Esperanto,
kaj dank' al klopodoj de tiaj paroj aperis la denaskaj esperantistoj,
kies grava rolo estas disvolvi la ĉiutagan lingvon de Esperanto.
Mi ne faris specialan esploron pri tio, tamen mi persone vidis nombron
da tiaj familioj kaj infanoj en Jugoslavio, Japanio, Bulgario, Francio,
Usono, Ĉinio k.a. Iuj geedziĝis nur pro hazarda renkontiĝo kaj subita
enamiĝo. Tio ne estas fabelo, sed konkreta manifestiĝo aŭ esprimiĝo
de la homaranismo aŭ esperantismo. Se diverslandaj gejunuloj havas
unu saman kredon kaj volon akceptigi la artefaritan lingvon al la
tuta mondo, nature ili povas rapide interkompreni kaj ekami unu
alian en internaciaj renkontiĝoj. Du lernantinoj el miaj kursoj
edziniĝis al itala kaj franca esperantistoj tute neatendite kaj
facile. Mi eĉ miris pri la subitaj okazaĵoj. Sed post pripenso mi
devas diri, ke tio estas fenomeno tute natura en la kulturo de Esperanto.
Mi vojaĝis per Esperanto en Eŭropo, Azio
kaj Ameriko, kaj ĉie mi renkontis amikajn akceptantojn nur pro tio,
ke ni estas esperantistoj. En Japanio, kies militistoj invadis Ĉinion
ekde la 30-aj jaroj de la 20-a jarcento kaj okupis vastan parton
de la ĉina teritorio dum pli ol jardeko, mi renkontis sincerajn
samideanojn amikajn al la ĉina popolo en pli ol 10 japanaj urboj,
kiujn mi vizitis helpe de lokaj esperantistoj. Tion mi spertis dum
mia loĝado en la hejmoj de pli ol 10 japanaj familioj. Per Esperanto
mi korespondis kun angloj, argentinanoj, brazilanoj, bulgaroj, ĉeĥoj,
danoj, estonoj, finnoj, francoj, germanoj, hindoj, hungaroj, irananoj,
japanoj, jugoslavoj, kanadanoj, koreoj, latvoj, mongoloj, norvegoj,
rusoj, slovakoj, slovenoj, svedoj, svisoj, vjetnamoj ktp. Kun iuj
el ili mi korespondadis dum jardekoj kaj preskaŭ fariĝis membro
de ilia familio. Ĉu ekzistas aliaj lingvoj, kiuj faras similan servon.
Kaj hodiaŭ dank' al la establiĝo de interreto, la internacia korespondado
de Esperanto eniris novan stadion. Oni jam povas ankaŭ interbabili
Esperante kun diverslandaj amikoj.
Mia sperto montras al mi, ke la kulturo
de Esperanto havas sian elstaran karakterizaĵon, nome la internaciecon.
Ni povas diri al la ignorantoj pri tio, ke la naciaj lingvoj havas
naciajn kulturojn, kaj la internacia helpa lingvo Esperanto havas
kulturon internacian.
(daŭrigota)
|