4.
Disvolviĝo de la kulturo de Esperanto
Sekve de la rapidega progreso de la sciencoj
kaj teknologioj kaj la formiĝo de Tergloba Vilaĝo, pli kaj pli rapide
interfluas la kulturoj diversnaciaj. Tamen pro lingva problemo en
la internacia komunikado kaj pro la lingva hegemonio, velkas kaj
pereas lingvoj de malgrandaj etnaj grupoj kaj velkas kaj pereas
la kulturoj portataj de tiuj lingvoj. La kulturoj estas valoregaj
riĉaĵoj de la popoloj vivantaj en diversaj medioj tra malsamaj historioj.
Malfortiĝo kaj pereo de etnaj kulturoj estas same bedaŭrinda afero
kiel malapero de iuj specioj de plantoj aŭ animaloj sur la terglobo.
Tio estas malfeliĉo de la homaro. Por rezisti kontraŭ tiu tendenco,
necesas batali kontraŭ la malbona influo de lingva hegemoniismo.
Unu el la plej efikaj rimedoj por tio estas rapidigi la disvastigon
de la neŭtrala internacia helpa lingvo Esperanto en diversaj sferoj
kaj disvolvado de la internacia kulturo portata de la neŭtrala lingvo.
Kvankam la angla lingvo estas vaste uzata en diversaj sferoj, tamen
ni povas vidi pli klare post profunda esploro pri la afero, ke ĝi
estas tro malfacila por la vastaj popolamasoj kaj ĝi disfalis en
pli ol 30 dialektojn, kio reduktas ĝian klarecon, efikecon kaj praktikan
uzeblecon. Artikolo de usona inĝeniero Kent Jones montris, ke dekoj
da aviadaj akcidentoj estis kaŭzitaj ĝuste pro uzado de la malklara
angla lingvo kaj miskomprenoj. Esperanto, multe pli facila kaj klara
ol ĝi, povas kaj devas ludi ĉiam pli aktivan rolon ne nur en la
internacia komunikado, sed ankaŭ en la formiĝo de internacia kulturo.
Por efike batali kontraŭ la teruraj naturaj
katastrofoj, inkluzive de sismoj, tajfunoj, uraganoj, cunamoj, aidoso,
sarso (serioza akuta spira sindromo), birdaj gripoj kaj aliaj malsanoj,
kiuj minacas la vivon de la homaro, necesas pli bona internacia
kunlaboro. Esperanto kiel ideala internacia komunikilo povas ludi
ĉiam pli aktivan rolon en akcelo de la afero, se oni bone vidos
la kompetentecon de Esperanto. Hodiaŭ la esperantistaro ankaŭ uzas
Esperanton kiel helpilon en instruado de fremdaj lingvoj. Tio estas
bona afero. Sed la ĉefa celo de Esperanto estas rekte servi al la
internacia komunikado kiel neŭtrala helpa lingvo. Do oni devas koncentri
siajn klopodojn por atingo de tiu celo. Kaj por fari Esperanton
praktike uzebla kaj aplikata en ĉiuj sferoj, oni devas senĉese perfektigi
la lingvon per ellaboro de diversaj terminaroj, lerniloj kaj fakaj
referencaj literaturoj. Por tio, ĉiuj fortoj de la esperantistoj
diverslandaj devas esti mobilizitaj kaj bone organizitaj. Hodiaŭ
en la interreto jam videblas tiaj klopodoj bonvenaj. Kaj por pli
bone kunagadi, necesas bone organizi kaj plani la aktivadon. Tiun
taskon devas plenumi la landaj kaj internaciaj organizoj de Esperanto.
Estas dezirinde aranĝi en la Universalaj
Kongresoj de Esperanto programeron por pli forte antaŭenpuŝi tian
aktivadon: ekzemple, ĉiujare oni povas eldoni kelkajn fakajn terminarojn
por disvolvi la praktikan uzadon en turismo, komerco, sciencoj kaj
kulturo. La profesiaj kulturaj organizoj de esperantistoj (eldonejoj,
radiaj kaj televidaj stacioj, teatraj trupoj, turismaj servoj, komercaj
kompanioj, industriaj unuoj k.a.) povas akumuli kaj interŝanĝi spertojn,
kune diskuti pri problemoj renkontitaj kaj solvendaj, kune aranĝi
specialajn internaciajn konferencojn kaj simpoziojn por prosperigo
de sia fako.
La UK-oj ludis gravan rolon en la disvolvo
de la E-movado. Sed kiom da mono kaj homaj fortoj oni uzis por ili?
Ĉu ne estus ebleco pli bone utiligi la financajn rimedojn kaj homajn
fortojn por akiri pli konkretajn kaj longe efikantajn fruktojn?
Ekzemple, se ĉiu UK eldonos enciklopedion pri la koncerna lando,
terminaron pri iu scienco aŭ gravan kulturan verkon de iu etna lingvo
k.s., nia kulturo certe pli rapide riĉiĝos kaj pli rapide altiĝos
la prestiĝo de Esperanto en la mondo. Ĉu tio ne estas konsiderinda
afero? IKU en UK nun estas ankoraŭ ne sufiĉe bone organizita kaj
prizorgata. Efektive, la esperantistoj-profesoroj tra la mondo povas
organizi sin en internacian universitaton kun kolegioj kaj fakultatoj
establitaj en diversaj landoj. Ekzemple, en Ĉinio oni povas establi
Esperantan Kolegion de la Ĉina Medicino, kaj en Britio aŭ Usono
establi Esperantan Kolegion pri la angla literaturo, ktp. Kvankam
antaŭ jardekoj oni jam komencis fari provojn en tiu afero, tamen
necesas daŭra klopodado por sukcesi en efektivigo de tio.
5.
Konkludo
La kulturo de Esperanto naskiĝis kune
kun la lingvo mem, kaj ĝi karakteriziĝas per internacieco kaj humanismo.
La disvastiĝo de Esperanto utilas al vivtenado kaj evoluado de la
etnaj lingvoj kaj kulturoj, kaj la disvolviĝo de la Esperanta kulturo
estas bona por la disvolviĝo de la E-movado, ĉar pere de ĝi oni
povas konkrete vidi la lingvon kaj ĝian utilon. La esperantistaro
devas pli bone prizorgi kaj energie labori por rapide disvolvi kaj
riĉigi la internacian kulturon de Esperanto.
Bibliografio:
1. Fundamenta Krestomatio (1954)
2. Originala Verkaro de Zamenhof
3. Historio de Esperanto
4. Vivo de Zamenhof
5. Esperanto (organo de UEA)
6. Heroldo de Esperanto
7. Centjaroj de Esperanto en Ĉinio
8. Danĝera Lingvo
9. Esperanta Antologio
10. Trezoroj ( Esperanta Novelaro 1887-1986)
11. Enciklopedio de Esperanto
12. Nova Krestomatio de Esperanto (1991)
13. Enkonduko en la Originalan Literaturon
de Esperanto
14. Studoj pri la Esperanta Literaturo
de V. Benczik
15. Panorama Rigardo super la Esperanta
Literaturo
16. Libro de Romanoj
17. Esperanto en Perspektivo de I. Lapenna
18. El Popola Ĉinio
|