Unua paĝo >> Esperantujo >> Forumo


Al la mond' eterne militanta ĝi promesas sanktan harmonion
-- Celebre al la 120-jariĝo de Esperanto

de LAŬLUM

Esperanto celebras ĉijare sian jubileon de cent dudek jaroj.

Esperanto estas ne nur bona lingvo, sed ankaŭ portanto de nobla idealo, kiun d-ro L. L. Zamenhof enspiris al ĝi je ĝia naskiĝo, kaj per nobla idealo ĝi akiris por si multajn fidelajn adeptojn kaj atingis brilajn sukcesojn en la pasintaj 120 jaroj. La nobla celo de la Esperanto-Movado estas interkomprenigo kaj amikigo de la popoloj por harmonia kunvivado, ĝuste kiel ĝia himno kantas: "Al la mond’ eterne militanta, ĝi promesas sanktan harmonion."

Mi eklernis Esperanton en 1939, kiam ĝia movado iris malfacile pro la enpotenciĝo de Hitlero kaj la teroro de faŝismo, kio kaŭzis falon de unu el la Esperantaj bastionoj Germanio kaj perdigis al ĝi grandan nombron da aktivuloj en Eŭropo; kaj ankaŭ pro la purigado far Stalino en Sovet-Unio en 1937, kio signifis likvidon de la Esperanto-Movado en Rusio, kie naskiĝis la unuaj eminentaj kaj fervoraj esperantistoj kiuj forte subtenis la unuan gazeton de Esperanto, kaj kie prosperis internacia korespondado per Esperanto (t. e. grava praktika uzo de la artefarita lingvo) en la dudekaj jaroj. Ankaŭ en Ĉinio tiam la movado vegetis pro la furioza agresa milito lanĉita de la japanaj militaristoj. Dank' al Eltunko, Venlo Fon kaj Honfan, mi iris en la movadon malgraŭ grandaj malfaciloj materiaj. Ekzemple, mi devis kopii Esperanto-ĉinan vortareton kaj la romanon de J. Baghy Printempo en la Aŭtuno por ebligi al mi lernadon de la lingvo. Mi devis pene vivi ŝpareme en la povreco materia. Sed mi sukcesis ellerni la lingvon kaj povis partoprteni la laboron de la Esperanta gazeto El Popola Ĉinio tuj post la liberigo de Ĉinio en 1950.

Mi ĝojas ke hodiaŭ mi povas partopreni la celebron de la 120-jariĝo de Esperanto, ĉar mi travivis pli ol duonon de la periodo de pli ol jarcento kaj propraokule vidis ĝiajn malfacilojn kaj prosperiĝojn, precipe ĝian disvolviĝon en Ĉinio: Esperanto neniam ĝuis tian sukceson en tiu ĉi granda lando kun la plej granda loĝantaro (en Pekino eldoniĝis centoj da libroj en kaj pri Esperanto, okazis du Universalaj Kongresoj, ĉiutage disaŭdiĝas E-programo per la Ĉina Radio Internacia, ĉiutage dissendiĝas informoj kaj artikoloj per interreto...). Hodiaŭ la movado en Eŭropo ŝajne stagnas, kaj la movado en Azio ludas pli kaj pli viglan rolon. Ĉu tio ne estas rimarkenda kaj studinda fenomeno? Ĉu tio ne signifas gravan ŝanĝiĝon de la Esperanto-movado?

Jes, ŝanĝiĝo, tamen ne mirinda. Lingvo estas fenomeno de la homa socio kaj ĝi ĉiam vivas kaj evoluas kun la socio. Kaj vivo kaj evoluo signifas ŝanĝon. La Esperanto-Movado evoluadas por fariĝi vere tutmonda.

En mia juneco, mi pensis, ke la esperantistaro devas energie labori por rapidigi la alvenon de la triumfo de Esperanto. Tiam mi estis naivulo pri la socio kaj pri la lingvoj. Hodiaŭ mi pensas, ke ni esperantistoj devas havi ne nur firman kredon pri la triumfo de Esperanto, sed ankaŭ havi sufiĉe da persistemo kaj pacienco por sukcesigi nian aferon. Ĉar tion postulas la internacia lingvo, kiu devas ludi tre tre gravan rolon en la socia vivo de la popoloj. Precipe se ni deziras, ke ĝi alportu "sanktan harmonion" al la mondo. La komunikilo lingvo ne estas simpla instrumento, simpla aparato aŭ maŝino. Ĝi estas afero komplika kaj koncernanta multajn gravajn aferojn de la homa socio, la ekonomio, la politiko, la kulturo, la moroj, religioj ktp.

Hodiaŭ la komputiloj, la interreto ludas tre gravan rolon en nia vivo. Sed la lingvoj ludas eĉ pli gravan rolon nemalhaveblan por la homoj, por la homa socio. Kompreneble, estas malfacile por ke la plejmulto de la homoj vidu kaj komprenu la gravecon de internacia lingvo oportuna, kaj volonte ĝin lerni diligente ĝis plena posedo kaj libera praktika uzado. Ni devas klare vidi la malfacilojn alvizaĝatajn ankoraŭ nun por efike disvastigi la movadon. Ni ne devas atendi tro multe da rikoltoj de nia laboro kaj atendi tre rapidan venkon de Esperanto.

Sed nedisputebla estas la taŭgeco de Esperanto kiel vera internacia helpa lingvo, nedisputebla estas ĝia facileco kaj ĝia supereco en komunikado. Nedubebla estas ĝia fina venko. Kaj se la homaro ĝenerale adoptos la facile uzeblan Esperanton, tio signifos por la homaro ne nur grandan ŝparon de mono, tempo kaj energio, sed ankaŭ rekonon de la bonvolo de ĝia kreinto atingi harmonian kunvivon de la tuta homaro en la estonto pli bela kaj pli feliĉa.

120 jaroj estas sufiĉe longa vivperiodo por la homoj, sed verdire tre tre mallonga por lingvo, por ĝeneraligo de praktika uzo de lingvo internacia. Ĉu la Esperanto-Movado disvolviĝas tro malrapide? Ne. Ĉar ĝi estas tia afero, kiu devas disvolviĝi paŝon post paŝo, sed ne flugrapide, pro diversaj sociaj bezonoj kaj kondiĉoj. Do ni esperantistoj devas labori pli persisteme, pli pacience kaj kun pli firma kredo pri la triumfo de la afero. Ni kantu kune: "Al la mond' eterne militanta, ĝi promesas sanktan harmonion."

Celebrante la 120-jariĝon de Esperanto, ni ĝoje kriu: Vivu Esperanto!