La 11-15-an de februaro okazis la 5-a Azia
Kongreso de Esperanto kun la temo "Esperanto en multlingva
Azio" en Bengaluro, Barato. En ĝi partoprenis 160 (254 aliĝintoj)
el 29 landoj (13 el Azio kaj 16 ekster Azio). La nombro de la landoj
(ambaŭ el Azio kaj el ekster Azio) estis rekorda. S-ro LEE Jung-kee
el Koreio elektiĝis kiel nova prezidanto de la Komisiono de UEA
pri Azia Esperanto-Movado. La 6-a Azia Kongreso de Esperanto okazos
en junio 2010 en Ulanbatoro, Mongolio.
Partoprenantoj el la plej diversaj
landoj
|
La Aŭtoro (dekstre) intervjuas
ĉinan esperantiston Li Weilun |
La plej granda Azia Kongreso de Esperanto
(en Ĉinio en 1996) konsistis el 585 aliĝintoj el 18 landoj, do tiu
ĉi bengalura Kongreso ne estis tiel granda kiel tiu, ĉar la nombro
de la aliĝintoj estis nur 254 kaj tiu de la partoprenantoj estis
160. Sed tiuj partoprenantoj venis el 29 landoj, el kiuj 13 estis
el Azio kaj la 16 estis el ekster Azio. En la antaŭaj AK-oj, eble
azianoj venis nur el Ĉinio, Japanio, Koreio kaj malmulte da aliaj
landoj, sed en tiu ĉi kongreso partoprenantoj venis el jenaj landoj:
Bangladeŝo, Barato, Ĉinio, Irano, Israelo, Japanio, Koreio, Mongolio,
Nepalo, Pakistano, Srilanko, Taĝikio, Vjetnamio, nome preskaŭ el
ĉiuj landoj, kie ekzistas Esperanto-movado.
La plej multe aliĝis el Japanio (86),
tamen ankaŭ multe (21) ne venis. Ĉu tio signifas la japanan Esperanto-movadon
maljuniĝanta/inta? El Barato 35 aliĝis, sed tre bedaŭrinde nur malmultaj
barataj junuloj estis en la kongresejo. Kie estas barataj junuloj?
La kongreso estas la plej bona loko por sperti la vivantan Esperanton,
tamen la barata movado ne sukcesis doni tian ŝancon al gejunuloj.
Male el Nepalo 28 aliĝis, kaj ili tre energie kaj june laboris kaj
agadis en la kongresejo. Jam tradiciaj Internaciaj Himalajaj Renkontiĝoj
kaj la 4-a Azia Kongreso en 2005 antaŭenpuŝis la movadon. El Ĉinio
16 kaj el Pakistano 10 aliĝis, sed pro vizo-problemo duono el Ĉinio
kaj neniu el Pakistano (krom unu loĝanta en Kanado) venis. LKK klopodis
por la vizo, sed tre bedaŭrinde tio ne efikis. Oni ne rajtas malhelpi
pacamajn homojn agi por paco, sed la realo tion ne permesis. El
ekster Azio venis 33 homoj. Tio estis mirinda. Dank' al iliaj partoprenoj
la kongreso estis pli internacia kaj certe profitis.
Amikiĝo laŭ la "barata tempo"
La kongresejo estis en la Kunvena Centro
de Nacia Instituto pri Mensa Sano kaj Neŭra Scienco. La haloj estis
tre taŭgaj por nia kunveno kaj krome la koridoroj kaj spaco ekster
la haloj estis tiel larĝaj, ke ni povis libere uzi tiujn kiel budejojn
kaj eĉ kunvenejojn. Ĉiuj rajtis ĝui la bankedon, tagmanĝi kune kaj
teumi dufoje po 30 minutoj. Dank' al la spaco kaj la libera tempo
ni povis multe amikiĝi unu al aliaj laŭ la barata tempo.
Nacia Vespero konsistis el belegaj tradiciaj
dancoj fare de profesiaj dancistoj, kaj la Internacia Arta Vespero
el amatoraj kantoj, muzikoj, dancoj kaj aŭkcio fare de la partoprenantoj.
Okazis diversaj fakkunsidoj (entute 33)
de la fakaj, konversaciaj, artaj, politikaj, edukaj, lingvistikaj
ĝis KAEM-aj. En la koridoro partoprenantoj ĝuis japanajn paperfaldarton,
kaligrafion, abakon kaj surpoŝtkartan desegnadon.
Jen estas mia persona impreso:
Mi ĝuis la renkontiĝojn. Povi foje renkonti
unu la alian estas unu granda avantaĝo de esperantistoj. Inter fremdlandanoj
malofte okazas re-renkontiĝo, sed inter esperantistoj tio estas
tre oftaj. Dum la lastaj 12 monatoj mi renkontis Indu el Nepalo
trifoje: dum la Himalaja Renkontiĝo en marto, dum la Jokohama UK
en aŭgusto kaj ĉi-foje. Tiamaniere en Esperantujo estas oftaj renkontiĝoj.
Tiuj donas al mi grandan ĝojon.
Mi renkontis unuan fojon s-ron Zeiter
Perera el Srilanko, s-ron Firdaus Shukurov el Taĝikio kaj s-ron
Muhammad Mahbubul Huq el Bangladeŝo, kiujn mi konis per interreto
kiel verajn samideanojn, sed ĉi-fojaj renkontiĝoj kun ili donis
al mi pli fortajn impresojn, naskinte en mi amikecon kaj solidarecon.
En la kongresejo okazis tiaj renkontiĝoj tie kaj ĉi tie, kaj mi
konstatis, ke tiaj renkontiĝoj estas la plej grandaj motoroj por
progresigi la movadon.
Ĝis 2010, kiam okazos la 6-a AK en Mongolio,
ni nutru amikecon pere de poŝto kaj interreto, kaj en la kongreso
eksplodigu la ĝojon de renkontiĝoj.
Fine mi dankas al LKK-anoj, kiuj klopodadis
por la bela kaj sukcesa kongreso.
(Hori Jasuo, Japanio)
|