 De
la 26-a ĝis la 30-a de majo okazis en Vilno, ĉefurbo de Litovio,
la Tutmonda Kongreso de Esperantistoj-Ĵurnalistoj (TKEĴ), kaj ĝin
ĉeestis pli ol 150 esperantistoj el 37 landoj. Invitite de Povilas
JEGOROVAS, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, kaj subtenate
de la redakcio de El Popola Ĉinio, mi ĉeestis la kongreson.
En 2007 UN decidis, ke 2008 estos la Internacia
Jaro de Lingvoj, kaj en 2009 Litovio festos la 1000-jaran jubileon
de sia fondiĝo, krome, en 2009 Vilno fariĝos "Eŭropa kultura
ĉefurbo". Por konigi Vilnon al la tuta mondo, la Litova Esperanto-Asocio,
la Litova Ĵurnalisto-Asocio kaj la Tutmonda Esperantista-Ĵurnalista
Asocio kune organizis tiun ĉi kongreson kun la temo "Internacia
Interkultura Komunikado: Ĵurnalismo kaj Esperanto".
Mia vojaĝo komenciĝis en la 25-a de majo
kaj finiĝis en la 31-a. Mi venis al Litovio tra Stokholmo, ĉefurbo
de Svedio. Antaŭtagmeze de la 30-a de majo laŭ la vilna tempo mi
venis al Munkeno por reveni hejmen. Mi restis 7 horojn tie kaj vizitis
la antikvan urbon, akompanate de tri germanaj samideanoj. Tiu ĉi
vojaĝo kreis multajn "unuafojajn" en mia vivo: Unuafoja
vojaĝo eksterlanden, unuafoja vojaĝo per aviadilo kaj en la angla
lingvo, unuafoja internacia kongreso per kaj por Esperanto, unuafoja
prelego en tia kongreso, unuafoja vizito al Litovio kaj Eŭropo,
unuafoja interparolo kun alilandaj altranguloj kaj unuafoje intervjuata
de televizio eksterlande, ktp.
Inaŭguro de la kongreso
 Je
la 10-a horo de la 27-a de majo inaŭguriĝis la kongreso en la antikva
urbodomo de Vilno. La inaŭguron ĉeestis urbestro de Vilno, konsilanto
de la ĉefministro, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, prezidanto
de la Litova Ĵurnalisto-Asocio kaj estraro de la Tutmonda Esperantisto-Ĵurnalista
Asocio. Povilas, prezidanto de la Litova Esperanto-Asocio, prezidis
la inaŭguron kaj funkciis kiel tradukisto de la urbestro kaj konsilanto
de la ĉefministro. La urbestro kaj la konsilanto de la ĉefministro
salutis la kongreson en Esperanto kaj poste parolis en la litova
lingvo. Post la inaŭguro, Humphrey Tonkin prelegis “Internacia Interkultura
Komunikado: Ĵurnalismo kaj Esperanto”.
Tagmanĝejo kun antikva stilo
 LKK
aranĝis tagmanĝon dum la kongreso: En la 27-a kaj la 28-a de majo
ni tagmanĝis en restoracio proksima al la antikva urbodomo. En la
29-a kaj la 30-a de majo ni tagmanĝis en manĝejo sub la parlamentejo.
La
restoracio havas antikvan stilon: ĉe la enirejo oni povas vidi antikvajn
seĝon, ŝrankon por konservado , puŝĉaron por transportado, pesilon,
jutsakojn plenajn de objektoj. Sur la muro estas pentraĵo pri produktado
en kampoj kaj vivo en ĉambro de litovoj en la pasinteco. En la manĝejo
oni povas vidi grandegan arbon sen folioj, antaŭ la arbo estas baseno
kun vivaj fiŝoj, sub la arbo -- fluanta akvo. La tabulo kaj seĝo
estas faritaj el ligno kaj la muro -- el ŝtonoj kaj brikoj. Ankaŭ
la ornamaĵoj de la restoracio havas antikvan stilon: super la tabulo
estas bestaj feloj kaj lignaj skulptaĵo. Mi vidis ankaŭ longan lancon
por ĉasado kaj antikvan argilaĵon arte faritan.
Prelego dum la kongreso
 En
la 28-a de majo okazis konferenco de TEĴA kaj oni elektis estraron
de la asocio. Poste, la programo de la kongreso okazis en tri kunvenejoj.
Laŭ aranĝo de LKK mi prelegis en la Sekcio No. 2 posttagmeze. Fama
esperantistino Barbara el Pollando prezidis la prelegojn.
La titolo de mia prelego estis “Novaj
Interretaj Teknologioj kaj la Internacia Esperanto-movado”. Mi estis
unu el la plej junaj prelegantoj en la kongreso (alia esperantistino
el Svislando estas pli juna ol mi je unu jaro). Ĉ. 20 esperantistoj
aŭskultis mian prelegon. Laŭ aranĝo de LKK mi prelegis nur 30 minutojn.
Mi montris komptutilan teknologion rilate Esperanton dum mia 20-minuta
prelegado. En la lastaj 10 minutoj oni bombardis min per demandoj
pri elektronika E-bibolioteko kaj pri El Popola Ĉinio, mi respondis
kaj konigis al ili la retejon de El Popola Ĉinio. Mia amikino Maritza
Gutiérrez González el Kubo laboranta en la Havana Radio fotis min,
kiam mi prelegis.
Neatendita rikolto
 Kiam
mi finprelegis kaj eliris el la kongresejo por aĉeti SIM-karton
por mia poŝtelefono, mi renkontiĝis kun Povilas. Li demandis, ĉu
mi volas viziti la televidan stacion aŭ ne. Mi jesis. Povilas invitis
ankaŭ Badu, aŭstralan esperantiston.
Post kelkminuta veturado per aŭto, ni atingis
la Televidan Stacion nomatan Kanalo-5. Estis parola programero kaj
prezidis Audrys Antanaitis, prezidanto de la Litova Esperantista-Ĵurnalista
Asocio. Unue la prezidanto konigis Badu kaj min al la rigardantoj,
poste la prezidanto kaj aliaj gastoj (esceptee de mi kaj Badu) parolis
en la litova lingvo. Kvankam mi ne komprenis ilian parolon, tamen
mi sciis, ke ilia diskuto koncernas Esperanton.
Nun mi konjektis kial Povilas invitis Badu
kaj min: ĉar la haŭto de Badu estas nigra, kaj la mia -- flava,
kaj tiu de la aliaj -- blanka. Ni reprezentis la tri ĉefajn rasojn
de la mondo. Ni el malsamaj landoj kaj malsamaj rasoj povas paroli
kaj interŝanĝi en Esperanto, tio montras, ke Esperanto estas utila
kaj lerninda. Ĉe la fino de la programero okazis akcepto de la litova
ĉefministro, kaj la programero, kiun ni ĉeestis, estis dissendita
dum la akcepto. Mi vere enviis tian efikecon.
Akcepto de litovaj altranguloj
LKK organizis trifoje akcepton de la 27-a
ĝis la 29-a de majo, t.e. tio de la urbestro de Vilno, de la litova
ĉefministro kaj de prezidanto de la litova parlamento.
 La
27-an de majo okazis akcepto de la urbestro de Vilno en la kongresejo
-- la antikva urbodomo. Mi opiniis, ke la akcepto estas organizita
de la urbestro sola, do mi ne preparis donacon por aliaj akceptantoj.
Fakte mi eraris. Vidante la urbestron parolantan kun ĉeestantoj,
mi iris al li kaj donacis al li verdan “ĉinan nodon”, metiartaĵon
kun naciaj karakteroj. Mi diris al li, ke la ĉina nodo signifas
feliĉon, kaj verdo estas koloro de Esperanto. La urbestro ĝoje akceptis
ĝin.
En la sekvanta tago venis vico de akcepto
de la litova ĉefministro, sed li ne ĉeestis la akcepton pro ŝtataj
aferoj.
Vespere
de la 29-a de majo okazis akcepto de prezidanto de la litova parlamento,
kaj mi preparis papertondaĵon por li. Mi diris al li: “Mi venis
el Ĉinio. Jen donaco al vi. Ĝi estas tradicia metiartaĵo de Ĉinio.
Vi estas bonvena al Pekino kaj al la Pekinaj Olimpikoj. La prezidanto
tre ĝojis kaj konigis al mi la rilatojn inter la du landoj kaj la
du parlamentoj. Ĉar mi estis tre kortuŝita, mi ne povis memori lian
tutan parolon. Mi tre ĝojis tiam, ĉar tio ĉi estas mia unuafoja
parolo kun alilanda altrangulo.
En Munkeno
Je
la 17-a horo kaj 30 minutoj Uli Emder akompanis min al la flughaveno.
Survoje estis interesa sed maltrankviliga afero. De la stacio al
la flughaveno la metroo ne tute funkciis, tiam estis ĉ. la 18-a
horo. Tiam subite pluvegis kaj pli malbone, ke ĉe tiu stacio ne
ekzistis buso nek taksio al la flughaveno. Uli Emder diris, ke ankaŭ
antaŭe estis simila afero. Mi demandis lin, kiam oni povas refunkciigi
la metroon, sed ankaŭ li tion ne sciis. Mi estis tre maltrankvila,
ĉar mia bileto ne povis esti ŝanĝita. Mi devis atingi la flughavenon
akurate. De la stacio al la flughaveno oni bezonas veturi 20 minutojn
per metroo. Mi ne sciis kion fari. Feliĉe, 40 minutojn poste la
metroo refunkciis.
Je la 19-a horo mi atingis la flughavenon.
La oficisto diris al mi, ke oni ĉesis servi pasaĝerojn je la 19-a
horo kaj 30 minutoj. Mi volis aĉeti ion en la flughaveno, sed mi
ne havis sufiĉan tempon post la prosekureca kontrolo. Kiel bedaŭrinde!
Adiaŭ, Munkeno! Adiaŭ, Germano! Adiaŭ,
Eŭropo! Kun riĉa kaj kontentiga sperto en Eŭropo, mi eniris en la
aviadilon por reflugi hejmen. Mi estis feliĉa, ĉar mi amikiĝis kun
multaj esperantistoj el pluraj landoj dum tiu ĉi vojaĝo. Kaj la
lasta kreis multajn “unuafojajn” en mia vivo. Mi neniam forgesos
la belajn travivaĵojn!
|